Hispana (bita kolekto)

Hispana estas projekto de la Ministerio pri Kulturo de Hispanio kies celo estas kunigi la bitkolektojn de hispanaj arkivoj, bibliotekoj kaj museoj, inter aliaj, de la aŭtonomaj komunumoj kaj la hispanaj universitatoj. Ĝi estas cifereca biblioteko, do kolektejo de bitaj rimedoj kaj la punkto de komuna aliro al la ciferecaj objektoj de la institucioj de la hispana memoro, precipe bibliotekoj, muzeoj kaj arkivoj, kaj plenumas en rilato al la hispanaj bitarkivoj analogajn funkciojn al tiuj de Europeana en rilato al tiuj de Eŭropa Unio.

Partoprenas en Hispana ĉiuj hispanaj institucioj kiuj posedas ciferecajn kolektojn laŭ tiu iniciato. Tiel la malsamaj publikaj administradoj kiel fondumoj kaj neregistaraj organizoj estas provizantaj de datumoj de Hispana.

Ĝi enhavas multajn arkivojn en Esperanto danke al interkonsento kun Bitoteko de Hispana Esperanto-Federacio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligoj redakti