Hispana Respubliko

Vikimedia apartigilo
NOTO: Hispanio ne estas nuntempe respubliko, sed konstitucia monarkio. Tiu ĉi artikolo pritraktas la hispana respublikismon kaj la du historiajn periodojn kiam la respubliko estis la politika reĝimo de la lando

La respublikismo havas siajn radikojn en Hispanio en la fino de la 18-a jarcento kaj komenco de la 19-a, pro la influo de la franca revolucio. En la komenco ĝi estis preskaŭ sinonimo de liberala reĝimo, pro kio ne estis strange ke plejmulto da respublikistoj pretis akcepti konstitucian monarkion kiam ekzistis ŝancoj por tio. Eĉ la de multaj konsiderata unua martiro de la hispana respublikismo Rafael del Riego (al kiu estas dediĉata la respublika himno) batalis pli kontraŭ la absolutismon ol favore al respubliko.

Meze de la jardeko de 1860 la respublikanismo prenas pli grandan profilon, pro la senprestiĝo de la reĝimo de la reĝino Izabela la 2-a. Post revolucio en 1868 kaj diversaj provoj de aliaj demokratiaj reĝimoj, en 1873 estis proklamita la Unua Hispana Respubliko.

La respublikanoj estis tamen dividitaj rilate la formon de la reĝimo, inter la federalistoj kaj la unuigemaj. La lukto inter ambaŭ branĉoj kondukis al la rapida sinsekvo de regantoj kaj eĉ de la prezidentoj. Insurekcioj en diversaj lokoj, pluraj el ili fare de la plej ekstremaj el la federalistoj (la fenomeno estis konita kiel kantonalismo), ankaŭ kontribuis al la malstabileco. Post iom pli ol unu jaro nova puĉo revenigis la monarkion.

La respublikanaj ideoj tamen plu havis defendantojn inter la plej radikalaj liberaluloj kaj inter la laboristaj partioj. La politikaj partioj havis dum la fino de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a ne tre grandan balotan sukceson, ĉefe pro siaj dividoj kaj pro la kutimaj trompoj en la balotadoj.

La forto de la respublikismo kreskis en la 20-a jardeko, pro la malprestiĝo de la reĝo Alfonso la 13-a. Fine, la 14-an de aprilo de 1931 post municipaj balotoj, estis proklamita la Dua Hispana Respubliko.

En 1936 la kontraŭrespublikanaj fortoj organizis militistan puĉon, kaj post interna milito, ili venkis. La nova reĝimo estis laŭdifine monarkio, sed la diktatoro Francisco Franco ne permesis la nomumon de nova reĝo, kaj mem regis ĝis sia morto.

Dume, la respublikana registaro plu decidis funkcii en ekzilo. Politike ĝi estis ne tre signifa forto, ĉar pluraj el la respublikanaj partioj decidis ne fari el la formo de ŝtato sian ĉefan atentopunkton, kaj eĉ serĉis konsenton kun demokrataj monarkiemaj fortoj. Tamen, ĝi plu taŭgis kiel fonto de legitimeco kaj internacia referenco de la demokrataj fortoj.

Post la morto de Franco, la nova reĝo Johano Karlo la 1-a impulsis demokratiigon de la reĝimo, kio altiris la konsenton de la malnovaj respublikanaj fortoj. La rompo estis simbole trapasita per du simbolaj agadoj: la vizito de la reĝo al Dolores Rivas Cheriff, la vidvino de la lasta respublikana prezidento Manuel Azaña kaj la simbola demisio de la lasta prezidento en ekzilo José Maldonado.

Kelkaj el la politikaj fortoj de la maldekstro kaj de la naciismo plu apogas la respublikon kiel formon de rego de la ŝtato, kaj ekzistas diversaj specife porrespublikismaj organizaĵoj.

Prezidentoj kaj ĉefministroj de la respubliko redakti

  • Prezidentoj de la Unua Hispana Respubliko
  • Prezidentoj de la Dua Hispana Respubliko:
  • Prezidentoj de la Respubliko en ekzilo:
    • Diego Martínez Barrio, 1939-1945.
    • Luis Jiménez de Asúa, 1945-1970.
    • José Maldonado González, 1970-1977.
  • Ĉefministroj de la Respubliko en ekzilo:
    • Juan Negrín López, 1939-1945.
    • José Giral Pereira, 1945-1947.
    • Rodolfo Llopis Ferrandiz, 1947-1947.
    • Álvaro de Albornoz y Liminiana. 1947-1951.
    • Félix Gordón Ordax, 1951-1960.
    • Emilio Herrera Linares, 1960-1962.
    • Claudio Sánchez Albornoz, 1962-1971.
    • Fernando Valera Aparicio, 1971-1977.