Hispania Tarraconensis

unu el tri provincoj de la Romia Imperio sur la teritorio de la Iberia duoninsulo

Hispania Tarraconensis estis unu el tri provincoj de la Romia Imperio sur la teritorio de la Iberia duoninsulo, do la parto de sudokcidenta Eŭropo sude de la montaro Pireneoj.

la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus
Hispania Tarraconensis, jen malhelruĝe akcentita

Ĝi inkluzivis grandan parton de la mediteranea marbordo de la hodiaŭa ŝtato Hispanio, ĝian centran altebenaĵon kaj la nordan marbordon ĉe la Atlantika Oceano, kaj aldone parton de norda Portugalio. La plej suda parto de Hispanio, la hodiaŭa regiono Andaluzio, estis la romia provinco Hispania Baetica, kaj ĉe la okcidenta marbordo de la Atlantika Oceano, ampleksante la plejparton de la hodiaŭa Portugalio, situis la provinco Lusitania.

La imperia provinco kun nomo Tarraconensis sekvis la pli fruan romian teritorion Hispania Citerior de la Romia Respubliko: Ĝi instaliĝis dum la jaro 27 antaŭ Kristo sub imperiestro Aŭgusto Cezaro. La ĉefurbo de Hispania Tarraconensis estis Tarraco (la hodiaŭa urbo Taragono en Katalunio). Aliaj gravaj urboj en la interno de la lando estis Caesaraugusta kaj Clunia.

La kantabraj militoj inter la jaroj 29 kaj 19 antaŭ Kristo fine rezultis en konkero de la tuta Iberia duoninsulo fare de la romia armeo - la kantabroj en la pleja nordokcidento estis la lasta konkerenda popolo.

la dispartigo de Hispania Tarraconensis post la reformoj de imperiestro Diokleciano

Sub la romia imperiestro Diokleciano, la provinco dum la jaro 293 estis dispartigita al tri pli etaj provincoj: Gallaecia (la hodiaŭa Galegio plus iom da ĉirkaŭaĵo), Carthaginiensis kaj Tarraconensis.

La provinco ekzistis ĝis la invadoj de la 5-a jarcento: La unua invada ondo de popoloj el norda Eŭropo dum la jaro 409 kuraĝigis la eŭskojn kaj kantabrojn je ribelo kontraŭ la Romia Imperio, kaj, post pliaj invadaj ondoj, pli poste dum la jarcento instaliĝis reĝlando de la ĝermanaj visigotoj, kio estis la oficiala fino de la romia epoko en Iberio.