Hispanio en la Vintra Olimpiko 2022

sporta delegacio

La hispana teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino havis 14 sportistojn. Ili partoprenis en 6 fakoj. Flagtenanto de la hispana teamo estis Queralt Castellet kaj Ander Mirambell dum la malferma ceremonio respektive Adrián Díaz dum la ferma. La sportistoj atingis unu arĝentan medalon. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 23-an rangon.

la neĝtabulistino Queralt Castellet en 2022 - ŝi kontribuis arĝentan medalon
Hispanio en la Vintra Olimpiko 2022
Vintra Olimpiko 2022 en Pekino
Flagtenanto:  Queralt Castellet kaj Ander Mirambell (malfermo)
Adrián Díaz (fermo)
Sportistoj 14 en 6 fakoj
Medaloj
rango: 23
Oro
0
Arĝento
1
Bronzo
0
Sume
1
vdr

La katalunino Queralt Castellet atingis arĝentan medalon en neĝtabulado. Kunordigis la teamon la Hispana Olimpika Komitato, fondita en 1912.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la skeletonisto Ander Mirambell estis la dua flagtenanto en la malferma ceremonio - li atingis 24-an rangon en sia konkurso
 
 
emblemo de la Hispana Olimpika Komitato