Historia tramo de Vankuvero

La historia tramo de Vankuvero (angle Vancouver Downtown Historic Railway) estas trama linio en Vankuvero (Kanado), kiu uzas historiajn vagonojn. Ĝi trafikas inter Granville-Insulo kaj Cambie-strato, je semajnfinoj kaj festotagoj en somero (inter komenco de majo kaj mezo de oktobro). Iam ĝi atingis eĉ la muzeon Science World, ĉe la centra fervoja stacio, sed tiun parton de la trako oni intertempe malkonstruis[1].

Historia tramvagono en Vankuvero

La linio uzas eksan var-fervojan trakon. Sur ĝi trafikas du restaŭritaj vagonoj, posedataj de la urbo Vankuvero kaj zorgataj de volontuloj. La servo komenciĝis la 29-an de julio 1998 kaj estas manifestacio por moderna trama sistemo, kiun la urbo planas. Ties unua linio plilongigu la nunan trakon trans haltejon Science World; ĝi iru tra la kvartaloj Chinatown kaj Gastown ĝis la fervoja stacio Waterfront Station kaj Stanley-Parko.

Eksperimenta trafiko redakti

 
Eksperimenta tramo dum la Olimpiko

Veturante sur eksa fervoja linio la vankuvera tramo uzas la norm(al)an ŝpuron de 1435 mm. Antaŭ kaj dum la Vintra Olimpiko 2010, de la 21-a de januaro al la 21-a de marto, sur la linio eksperimente veturis du modernaj tramoj de tipo Bombardier Flexity Outlook, kiujn prunte disponigis la urbo Bruselo. Ili veturis sur la konservita trako inter Granville-insulo kaj la olimpika vilaĝo (1,8 km), kiu situas ĉe Cambie-strato. La veturado estis senpaga por la pasaĝeroj. La aŭtoritatoj estis tre kontentaj pri la intereso de la publiko[1].

Pro la eksperimenta trafiko necesis iom modifi la katenarion kaj la trakforkojn kaj fortransporti la historiajn veturilojn al fervoja riparejo en Coquitlam. Estas planoj rekomenci la someran trafikon en majo 2010, post malfaro de la trakforkaj modifoj[1].

Situo redakti

La trako de la historia linio komenciĝas kontraŭe de Granville-Insulo, proksime de aŭtovojo 99. La komenca stacio nomiĝas Granville Island. De tie la linio iras pli-malpli orienten, ĉiam sude de la golfo False Creek, kaj atingas la stacion Olympic Village (olimpika vilaĝo), kie la prova servo okaze de la olimpikoj finiĝas. Iam la historia linio pluiris nord-orienten al stacio Science World, kiu situas proksime de la ĉefa fervoja stacidomo (Main Station).

La tramo konektiĝas kun la metroa sistemo SkyTrain ĉe Olympic Village kun la "Kanada Linio". Ĉe Science World estis kaj povus reesti konekto al la du aliaj linioj.

 

La diskutata plilongigo de la tramlinio servu al la urbocentra duon-insulo de Vankuvero. Unu linio laŭiru ties nordan bordon, tuŝante la fervojan stacion Waterfront (kun ligo al la metroo) kaj atingante Stanley-Parkon. La alia linio laŭ la suda bordo atingu stacion Davie Street, kun metroa ligo ĉe stacio Yaletown-Roundhouse.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Retpoŝta komuniko de inĝ. Dane Doleman, City of Vancouver, 2010-03-23

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti