Historio de Salvadoro

Salvadoro estas lando en Centra Ameriko. Ĝia historio estas plena je konfliktoj kaj socia malstabileco, sed kun lastatempa firmiĝo de demokratia remiĝo kaj pli granda respekto de homaj rajtoj.

Antaŭkolumba epoko redakti

 
Joya de Cerén, antikva majaa loĝejo.

Dum la antaŭkolumba epoko la nuna salvadora teritorio estis loĝata de diversaj indiĝenaj etnoj, inter tiuj elstaris la pipiloj, nahuatdevena etno kiu okupis la okcidentan kaj centran regionon de la lando kaj la lenkoj kiuj loĝis en la orienta regiono. Sed la plej ampleksa regado ĝis la hispana konkero apartenis al la Reĝlando Kuzkatlano.

Tazumal estas arĥeologia ejo konstruita de la majaa civilizacio situanta en Chalchuapa. La ejo situas en la centro de la departemento Santa Ana 60 kilometrojn de la ĉefurbo San-Salvadoro. La areo situas ene de la arĥeologia areo de Chalchuapa, kiu etendiĝas sur proksimume 10 km² kaj kie troviĝas aliaj lokoj kiaj Pampe, Casa Blanca, Trapiche kaj Las Victorias. La areo de Chalchuapa subiris la kulturajn influojn de Copán kaj de la centroj de centra Meksiko, Teotiŭakano kaj la Toltekoj. La ejo de Tazumal posedas kelkajn ruinojn, sidejo de majaaj loĝlokoj inter la jaroj 100 kaj 1200, kaj kompleksan serion da sistemoj de drenado por akvo, kelkajn tombojn, piramidojn, palacojn kaj entombigitajn ritajn objektojn.

Konkero, Kolonio kaj Sendependiĝo redakti

La hispanaj konkerantoj, gvidataj de Pedro de Alvarado, kune kun la fratoj Gonzalo kaj Jesús, transiris la riveron Paz inter la jaroj 1524-1525. Ili venis de la regiono kie nuntempe troviĝas la respubliko Gvatemalo post partoprenado en la konkerado de Meksikio. Dum la kolonia epoko, Salvadoro estis parto de la Ĝenerala Kapitaneco de Gvatemalo, ankaŭ konata kiel Gvatemala Reĝlando. La salvadora teritorio estis dividita en la Plejgrandaj Urbestraĵoj de Sankta Salvadoro kaj Sonsonato. En Sendependentisma Movado de 1811 kaj Sendependentista Movado 1814 realiĝis gravaj ribeliĝoj kontraŭ la hispana regado kiuj esprimis la sendependentisman deziron de la kreoloj. Finfine, la centramerikaj nacioj atingis la sendependiĝon disde Hispanio, la 15-an de septembro 1821.

Epoko de la Centramerika Federacio redakti

 
Manuel José de Arce y Fagoaga, unua prezidanto de la Centramerika Federacia Respubliko.

Dum la periodo kiu sekvis la sendependiĝon, Salvadoro kaj la ceteraj centramerikaj landoj intencis konservi la unuiĝon hereditan de la kolonio kaj por tiu celo estis fondata la Centramerika Federacia Respubliko, aŭ Unuiĝintaj Provincoj de Centrameriko, en 1923

En 1824, oni formale kreas la ŝtaton de Salvadoro, kiel parton de tiuj Unuiĝintaj Provincoj de Centrameriko.

En 1825 estas elektita kiel unua prezidanto de la Federacia Respubliko la salvadorano Manuel José Arce, apogita de la liberaluloj, sed por regi li serĉis la apogon de la konservativuloj, kiuj estis plimulto en la Federacia Kongreso. En 1826 komenciĝas civila milito en Centrameriko, daŭranta ĝis 1829. La liberaluloj uniĝis ĉirkaŭ la hondurano Francisco Morazán, kiu sukcesis venki la federaciajn trupojn kaj elpeli prezidanton Arce; li estis elektita nova prezidento de la Federacio en 1830.

Morazán translokigis la ĉefurbon de la Federacio al San-Salvadoro, en 1834, kiel maniero kontroli la sendependistajn tendencojn en Salvadoro kaj Gvatemalo. En 1837 Rafael Carrera, apogita de klerikaro laj la konservativuloj de Gvatemalo, ribelis el Quetzaltenango kontrax la Federacion. Carrera venkis kontraŭ Morazán, kiu forfuĝis al Kostariko. En Salvadoro fondiĝis nova konservativa registaro prezidita de Juan Nepomuceno Lindo.

Sendependiĝo de Salvadoro redakti

En februaro de 1841, la Konstitucianta Asambleo aprobis dekreton por disigi Salvadoron disde la Centroamerika Federacio, kaj deklaris la landon Ŝtato sendependa kaj suverena.

Dum tri jardekoj post la sendependiĝo Salvadoro vivis periodon de granda malstabileco, pro la rivaleco inter liberaluloj kaj konservativuloj, kaj la konfliktoj kun la najbaraj landoj. En 1851 Salvadoro suferas sian plej grandan militan malvenkon pekde sia sendependeco, la Batalo de la Arada.

La liberaluloj apogis la agnoskon de la individuaj liberecoj, la disigon de la Ŝtato kaj la Eklezio, kaj la unuiĝon centramerikan, dum la konservativuloj favoris la konservon de malnovaj institucioj, la influon de la Eklezio kaj la apartigon de la malsamaj jam kreitaj landoj. Ambaŭ partioj organiziĝis ĉirkaŭ gravuloj, nomataj kaŭdiloj, kaj do tiu periodo estas konata kiel reĝimo de kaŭdilismo, kiu daŭris ĝis 1871.

Dum tiu periodo, la kultivado de indigo kaj estis enkondukata la kafoplantadon.

Inter 1871 kaj 1931 sukcediĝis la liberalaj registaroj kiuj favorigis la interesojn de la naskiĝanta elito rilatiĝanta al la kafplantado. En 1882, la prezidanto Rafael Zaldívar dekretis la nuligadon de la komunumajn terposedaĵojn kiuj estis venditaj al privatuloj, kio abrupte ŝanĝis la tendencojn de la terakirado.

Epoko de la militista aŭtoritarismo redakti

En 1929, la landa ekonomio eniris en krizon, kiel konsekvencocomo de la malaltiĝo de la kafprezo en la internacia merkato. En 1931, la Generalo Maximiliano Hernández Martínez, atingis la regadon de la lando post ŝtatpuĉo kontraŭ la demokratie elektata prezidanto Arturo Araujo. Martínez, establis aŭtoritaran kaj ekstreme konservativan registaron kaj subpremis, pere de la armeo, ribeliĝon en 1932 de kamparanoj kaj indiĝenoj en la okcidento de la lando, kiu rezultigis la morton de miloj da personoj. La nombro de mortaj viktimoj dum tiuj ĉi okazintaĵoj, ankoraŭ estas debatataj. La kvanto de mortintoj diverĝas laŭ la aŭtoroj, kaj ili iras de 7.000 ĝis 30.000 personoj. La historiistoj ankoraŭ debatas pri la influo de la membroj de la Salvadora Komunisma Partio en la ribeliĝo kaj de la komunisma gvidanto Farabundo Martí. La generalo Martínez estis forpelita pro ĝenerala striko en 1944, nomata "La huelga de los Brazos Caídos" (Striko de la Falitaj Brakoj). Sed lia regado markis la komencon de sinsekvaj aŭtoritataj militistaj registaroj, kiuj finiĝis en 1979 per ŝtatpuĉo al la generalo Carlos Humberto Romero, kaj la instaŭrado de la Revolucia Registara Konsilio de Salvadoro. En 1982, estis elektata Konstitucia Asembleo, kiun la Konsilio liveris la povon, poste en 1984 estis celebrataj la unuaj prezidentaj elektadoj el la demokratia epoko.

En 1969 okazis mallonga milito kontraŭ Honduro, kiu estas konata kiel la "100hora milito", aŭ erare kiel la "Milito de la Futbalo". La konfliktkaŭzo estis la iniciativo de la hondura registaro reformi la terleĝojn ene de ĝiaj landlimoj; kies distribuado nur favorigis la honduranojn, kio devigis milojn da salvadoranoj loĝantaj en Honduro reveni al sia lando, post la perdado de iliaj terenoj. Responde al tiu situacio, Salvadoro deklaris la militon al Honduro.

Intercivitana Milito redakti

 
«Monumento al la Memoro kaj Vero», omaĝe al la viktimoj de la armita konflikto.

La profunda ekonomia krizo kiun travivis la lando ekde la 70-aj jaroj, provokis la malkontenton de la loĝantaro, kiu decidis milite ribeliĝi kontraŭ la registaro. Kelkaj faktoroj kiuj kontribuis al la nova milito estis: la internacia malaltiĝo de la kafprezo, la konstantaj elekto-fraŭdoj kaj la malkontento de la loĝantaro pro la regadmetodoj de la militistoj.Inter kelkaj okazintaĵoj kiuj 'bruligis' la animojn dum la konflikto elstaras la murdado al la arkiepiskopo de San-Salvadoro, Óscar Arnulfo Romero en 1980 kaj al aliaj pastroj kiel la jezuito kaj profesoro Ignacio Ellacuría en 1989.

La perforta etoso kiun travivis la lando dum la antaŭa jardeko enorme kontribuis al la intercivitana milito kiu daŭris 12 jarojn (1980-1992), ĝi estis konflikto kiu estis militiste difinita kiel malalta intensa milito, aŭ populara milito longigata, en tiu konflikto mortis kaj malaperis pli ol 75.000 personoj.

La akra etoso de tiu konflikto finiĝis en 1992 kiam la batalantoj de la Fronto Farabundo Martí por la Nacia Liberado (FMLN) formata de kvin maldekstraj grupoj, kaj la dekstra registaro de la tiama prezidanto Alfredo Cristiani, de 'Alianza Republicana Nacionalista' (ARENA), subskribis la "Pacajn Interkonsentojn de Ĉapultepeko" la 16-a de januaro 1992 en Ĉapultepeko, Meksiko, kiuj sekurigis militistajn kaj politikajn reformojn, sed ne profundigis la sociajn aspektojn.

Postmilita Epoko redakti

 
Elías Antonio Saca, aktuala prezidento de Salvadoro

En 1994 okazis prezidentaj balotoj, kun la elstara trajto de la partopreno de la FMLN kiel leĝa politika partio. Venkis la kandidato de ARENA, Armando Calderón Sol. Dum sia regado, Calderçon privatigis grandajn partojn de la ŝtato, laŭ novliberala ideologio. La FMLN akiris grandan forton en la leĝdonaj kaj municipaj balotoj de 1997, kie interalie ĝi gajnis la urbestraron de San-Salvadoro. En novaj prezidentaj balotoj en 1999, venkas denove la kandidato de ARENA Francisco Flores Pérez, kaj en 2004 lia sampartiano Elías Antonio Saca.

En 1992, la Internacia Kortumo de Justico ordonis difini la limojn de "Los Bolsones" (landlima regiono disputata inter Salvadoro kaj Honduro), sed danke al la interveno de la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj kaj de la Internacia kortumo de justeco en 2003, la tuta difinado de la tera landlimo estis finita en 2006.

San-Salvadoro, la ĉefurbo, estas konata pro la multnombraj tertremoj kiuj okazas. En 1986 7,5-grada tertremo kaj nur 10 sekundojn da daŭro, detruis grandan parton de la urbo.

La lastaj prezidentaj elektadoj, celebrataj la 15-an de marto 2009, spertis la venkon de la ĵurnalisto Mauricio Funes el la partio FMLN, kiu prenos la postenon la 1-an de junio. Ĝi estos la unua fojo en multaj jardekoj kiam maldekstrisma politikisto akiros la prezidantecon de la lando, en tre malfacilaj ekonomiaj kondiĉoj. Fakte, la ĉefa enspezo de la lando estas la sendo de mono fare de la elmigrintoj, ĉefe el Usono.

Ankaŭ el Usono devenas unu el la ĉefaj sociaj problemoj de la lando, la fortikigo de la fenomeno de la "mara", aŭ grupo de asociitaj deliktuloj. La problemo de perforto asociita al tiu fenomeno estas unu el la defioj alfrontendaj de la nova registaro.