Historio de farmobiena servistino

Historio de farmobiena servistino (france Histoire d’une fille de ferme) estas novelo de Guy de Maupassant publikigita en 1881.

Histoire d’une fille de ferme
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Guy de Maupassant
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Loko de rakonto Francio
vdr

Publikigoj redakti

Historio de farmobiena servistino estis publikigita unue en Revue Politique et littéraire, kromnome la Revue Bleue "la blua revuo", en la numero de la 26-a de marto 1881, kaj aperis poste en la novelaro La domo Tellier[1]. Ĝi rakontas per pesimisma tono la amrilatajn suferojn de agrikultura servistino.

Resumo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Rose estas juna servistino laboranta en la bieno de mastro Vallin. Ŝi akceptas amrilaton kun Jacques, biena virservisto, kiu promesas edzinigi ŝin. Rose baldaŭ gravediĝas, sed kiam ŝi rememorigas la promeson al li, li fuĝas.

Rose naskas filon kaj konfidas lin al la najbaroj de sia patrino. Ŝi komencas laboradi pli forte por forgesi sian malfeliĉon kaj gajni monon por sia filo, kiun ŝi kaŝas de la scio de la mastro. Tiu, anstataŭ plialtigi ŝian salajron, perfortas ŝin kaj devigas ŝin edziniĝi al li. Ŝi neniam sukcesas diri al li, ke ŝi jam havas filon, pro honto esti fraŭlina patrino.

Post la geedziĝo la jaroj pasas pli pace ĝis la mastro komencas insisti, ke li volas havi infanon. Ili aŭskultas multajn koncipigajn konsilojn kaj rimedojn, sed nenio funkcias. Unu nokton Vallin, ŝanĝinte sian malĝojon en koleron, batas Rose, kaj ŝi konfesas, ke ŝi havas sesjaran filon. Mastro Vallin prenas la novaĵon kiel trankviligon kaj deklaras, ke li adoptos tiun infanon, ĉar propran li ne povas havi.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Eldonoj redakti

En la franca redakti

En Esperanto redakti

  • Historio de farmobiena servistino / Histoire d'une fille de ferme, franca teksto kaj esperanta traduko de André Cherpillod, Eldonejo La Blanchetière, 2003 (ISBN 2-906134-61-9)

Referencoj redakti

  1. Vidu Maupassant, contes et nouvelles, paĝo 1351, Biblioteko de la Plejado

Eksteraj ligiloj redakti