Historio de la hungara teatro

Historio de la hungara teatro komenciĝis en la 16-a jarcento, kiam aperis diversaj liturgiaj dramoj en Hungara reĝlando. Ili estis dialogaj tekstoj. En sekvanta jarcento restis pluraj latinaj kaj hungaraj lernejaj dramoj, kiujn instruantaj monaĥoj prezentis. La verkistoj estis instruistoj, la aktoroj estis la studentoj kun kelkaj instruistoj. Estis duspecaj dramoj: aŭ ili donis morajn konsilojn, aŭ ili estis alegoriaj temoj. Komence de la reformacio ankaŭ disvastiĝis polemikaj dramoj pri katolikismo kontraŭ reformacio.

Malnova teatrejo en Kolozsvár en Transilvanio

Dum regado de Maria Tereza de Aŭstrio en la 18-a jarcento komenciĝis en la lando la germanlingva teatro. La hungaroj poste provis imiti la germanojn, sed estis financaj problemoj. György Bessenyei skribis unue tragediojn kaj komediojn (ekzemple "La Filozofo" en 1777). Ankaŭ Mihály Csokonai Vitéz verkis komediojn, kiujn siaj studentoj prezentis.

La unua hungara trupo estis fondita en 1790 en Buda fare de László Kelemen (aktoro), sed post movado de Ignác Martinovics la funkcio ĉesis en 1796. Tiutempe en 1793 estis prezentita la unua origina hungara opero en la tiama Pest (urbo). En Transilvanio en en Kolozsvár en 1792 estis prezentita teatraĵo. Pli nova hungara trupo prezentis teatraĵojn inter 1807-1815 en Buda. La teatraĵoj estis pruntitaj de la germanaj teatroj, la tradukaĵojn faris juristaj studentoj, la aktoroj estis studentoj de Universitato de Pest. En 1815 en la grandaj hungaraj urboj Kassa, Miskolc, Székesfehérvár komenciĝis la oficiala teatro. En 1819 oni prezentis kun granda sukceso teatraĵon de Karolo Kisfaludy: A tatárok Magyarországon. En la unua duono de la 19-a jarcento la aktora laboro estis grava patriota tasko, tial iĝis ekzemple Sándor Petőfi migranta aktoro. La unua hungara teatrejo estis konstruita en Kolozsvár en 1821, poste en Miskolc, baldaŭ en Balatonfüred, fine en Pest (urbo) en 1837. Tiu lasta teatro prenis la nomon Nacia Teatro de Pest en 1840. Ankaŭ en aliaj urboj estis konstruitaj teatrejoj, sekve ĉesis la migranta teatro.

Teatro Hungara de Pest en 1837 (post jardekoj ĝi estis malkonstruita)

En 1884 ekfunkciis Budapeŝta Ŝtata Operejo, tial en la Nacia Teatro jam ne estis videblaj operoj kaj baletoj. Longe la Nacia Teatro kaj la Operejo estis ŝtata teatro, la ceteraj estis privataj.

Post Traktato de Trianon pluvivis la hungara teatro, ofte okazas turneoj inter rest-Hungario kaj teatroj ekster la limoj.

Dum la nazia erao la judaj aktoroj povis ludi aparte nur al judoj, baldaŭ ili estis deportitaj.

En komenco de la socialismo ĉiuj teatrejoj ŝtatiĝis, la teatraj repertuaroj konsistis ĉefe el rusaj-sovetiaj verkoj. Estis granda kampanjo por laboristoj kaj kamparanoj vizitu la teatrojn. Enirbiletoj kostis bagatelaj, en la fabrikoj apartaj homoj vendis la biletojn. Oni fondis ankaŭ vilaĝan teatron, kiu ĉiumatene vojaĝis al vilaĝo aŭ urbeto, vespere estis tie videbla teatraĵo.

Depost la Hungara revolucio de 1956 oni permesis teatraĵojn ankaŭ el "okcidento". Post disvastiĝo de la televizio estis programoj pri teatraĵoj.

La nuntempa Nacia Teatro

Depost fino de la socialismo kelkaj privataj (eĉ alternativaj kaj absurdaj) teatrejoj estis fonditaj.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti