Historio de tankoj

Historion de tankoj oni komencis skribi dum la unua mondmilito, kiam ekde la unuaj prototipoj oni transiris ĝis serie fabrikataj tankoj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tanko.

La unua mondmilito redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unua mondmilito.
 
Little Willie

En la unua mondmilito okazis granda problemo, ĉar la bataloj okazis en tranĉeoj. Eĉ ne unu armeo ne povis transŝoviĝi el la loko. Kiu ekatakis, tiu havis tuj grandegajn perdojn kaŭzitaj per maŝinpafiloj kaj per artilerio de la malamiko.

Kreinto de la unua tanko estis Ernest Swinton, kolonelo de pioniraro, kiu fariĝis ankaŭ komandanto de la unua tanka taĉmento en la historio. Li konstatis, ke la tuta malamika defendo konsistas el pikdrato kaj maŝinpafiloj. Li venis al ideo: „Kio okazus, se aktiviĝus kontraŭ la malamiko malpeza batalŝipo sur radoj?“ Anglio estis nome transmara grandpotenco kaj ankaŭ la plej malforta batalŝipo estis kontraŭ maŝinpafiloj nemalvenkebla. La unua tanko estis propre io kiel batalŝipo konstruita por seka tero kaj ĝi nomiĝis HMLS Centipede (HMLS – mallongigo surtera ŝipo de Ŝia moŝto). Ĝi neniam estis fabrikata serie, ĝi estis eĉ ne batalaktivigita, sed ĝi estis la prototipo de la unuaj tankoj.

 
Tanko Mark IV

La unua vera bataltanko nomiĝis Little Willy kaj ĝi estis konstruita en la jaro 1915. La unua teoriisto de la tanka batalo estis J.F.C. Fuller. Pli malfrue lernis de li ĉiuj grandaj tankaj generaloj.

Tiu ĉi tanko havis ja kelke da malavantaĝoj kaj la hom-ekipon ĝi havis kiel pli malgranda ŝipo, sed iom post iom ĝi estis plibonigita ĝis Tanko Mark IV, , kiu estis la plej konata tanko de la unua mondmilito. Al la fino de la milito estis uzata ties plibonigita versio Tanko Mark V.

 
Tanko Mark V
 
FT-17, Francio

En la sama jaro kiel angloj ankaŭ francoj komencis gvidata de Jean-Baptiste Estienne. Tiam estis ekkonstruita la unua franca tanko Schneider CA-I. Sed ĝi ne estis tre bona kaj dum la unua amasa atako ĝi estis eĉ repuŝita, kio en fina sekvo helpis aliancanajn soldatarojn, ĉar germanoj komencis subtaksi la tankojn tiel, ke ili komencis fabriki ilin nur fine de la milito. Plua franca tanko nomiĝis St. Charmond. Ĝi estis ankaŭ malforta kaj ĉefe malmulte motorizita (sed ĝi havis novaĵon - movigon je elektromotoro). La plej bona franca tanko estis Renault FT-17. Ĝi estis ja relative malpeza kaj malgranda, sed tio estis ankaŭ ties malavantaĝo - tio estis unusola tanko, kiu estis transportebla sur ŝarĝaŭto. Renault FT-17 estas rilate al la konstruo de tankoj signifa ankaŭ per tio, ke ĝi estas la unua tanko, kiu uzas turnigan turon, en kiu estis lokigita ĉefarmilo. Tiu ĉi koncepto en la plua evoluo de tankoj fariĝis baza. Britoj dividis siajn tankojn en „virajn“ (angle male), t.e. kun kanonoj kaj „virinajn“ (angle female), armilekipitaj per maŝinpafiloj. La „viraj tankoj“ ricevis virajn kaj la „virinaj tankoj“ ricevis virinajn nomojn.

Germanoj komencis evoluigi siajn tankojn pli malfrue kaj tial ili estis ankaŭ ne tro maturaj. Ili nomiĝis A7V.

La unua amasa aktivigo de tankoj okazis la 20-an de novembro 1917 apud Cambrai kaj ĝi estis plene sukcesa, eĉ kiam pli poste pro malgranda nombro de infanterio la konkerita teritorio estis perdita. Ĉi tie montriĝis, ke tankoj estas fortaj en atako, sed malfortaj en defendo. Maksimuma rapideco de tankoj estis en tiu ĉi periodo malgranda:

  • 8 km/h ĉe Mark-oj
  • 12 km/h ĉe St.Charmond

Teknikaj problemoj:

  • Trairebleco tra tereno estis sufiĉe malgranda: ili ne sciis superi ekz. grandajn kraterojn post 200 mm kaj pli kalibraj haŭbizoj.
  • Blendo ne havis interne kaptigan tavolon, t.e. post trafo de maŝinpafilo (eĉ kiam ĝi ne trabatis) interne estis forŝirataj pecoj de blendo - hom-ekipoj portis dratajn ĉemizojn.
  • Plena difekteco - elfaloj de tankoj pro difektoj estis grandegaj - ekz. en la jaro 1918 dum finala ofensivo de aliancanoj kontraŭ Germanio ili estis pli ol 90 %.

Intermilita periodo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Intermilita periodo.

En la intermilita periodo estiĝis koncepto de tanketoj, kiun pluraj fakuloj longtempe klopodis realigi. Tiu eliris el politiko de preferado de armea ĉeesto antaŭ armea dominanco. Sed nur la dua mondmilito vidigis, ke tio estis denove nur plua senelireja strateto.

Unuiĝinta Reĝlando redakti

En la periodo inter la militoj britaj tankaj armeoj estis malaktivigitaj. Sed la evoluo ne haltis. Karakterizaj modeloj estis:

Tiuj ĉi britaj tankoj estis aĉetitaj kaj provataj de multaj aliaj landoj kreante bazon, en kiu tankoj komencis evolui en aliaj landoj. Eĉ kiam brita tanka brigado estis pernombre malforta, ĝi estis bone ekzercita kaj ĝi havis ankaŭ plej bone prilaboritan kaj danke al manovroj ankaŭ spertitan teorion de tanka batalo. Ekz. ili kile la unuaj ekkonstatis, ke subteniga artilerio (tirata) prepariĝas en pozicion tro longe. Kaj tial ili elpensis memmovigan kanonon.

Ili ankaŭ kreis kirasitajn transporterojn.

Brita armeo ankaŭ en la tankoj konservis principojn de surmara batalo havante specialajn tankojn:

  • por subteni infanterion - infanteria tanko – infantry tank – pezajn, forte blenditajn, sed malrapidajn tankojn, ekz. tanko Matilda.
  • kroztankoj – kroza tanko – cruiser tank – rapidajn tankojn por trapenetri tra trabatejoj en la defendo kaj por ataki en la nuko de la malamiko - rapidajn, moviĝemajn, sed malforte blenditajn – tanko Crusader.
  • persekutilo de tankojinterceptor tank – destinita por batalo tanko kontraŭ tanko.

Tio signifas, ke krom la persekutiloj de tankoj neniu brita tanko komencis batali kontraŭ malamikaj tankoj. Tiun ĉi sistemon por longaj jaroj transprenis ankaŭ la usona armeo.

Francio redakti

Francoj tiutempe disponis proksimume pri 6000 tankoj de ĉiuj specoj kaj tial ili estis la plej tanka potenco en la mondo. Karakterizaj modeloj estis:

Problemo de la francaj tankoj estis, ke ili orientiĝis al tranĉea milito. Tio signifas, ke ili orientiĝis nur al blendado kaj pafforto, sed ne al la rapideco. Ankaŭ la koncepto de aktivigo estis arkaika, ekz. oni alkutimiĝis aktivigi tankojn ĉefe por subteni infanterion dum trabatoj, nome po unu en rototaĉmento. Same kiel britoj francoj neglektis batalon tanko kontraŭ tanko.

Sovetunio redakti

Al tankaj grandpotencoj aliĝis ankaŭ Sovetunio. Sovetoj aĉetis brilan licencon de usona konstruisto Christie kaj komencis evoluon de propraj rapidaj tankoj BT-1 kaj BT-2. Tiuj ĉi eĉ impresis anglojn, kiuj pli poste aĉetis el Sovetunio eĉ licencon al ĉasio (malfacile kredeble, sed estis tiel) kaj el tio estiĝis tanko Crusader. En la jaro 1935 komenciĝis evoluigo de la plej fama kaj la plej sukcesa rusa tanko T-34. Sovetunio evoluigis ankaŭ sennombrajn prototipojn kaj serie fabrikatajn tipojn, kiuj ne pruviĝis, eĉ kiam ili tre helpis dum la evoluo de multe pli bonaj tankoj (vidu la plurturan T-28 aŭ la superpezan T-35). La plej disvastiĝinta soveta tanko antaŭ komenco de la milito estis T-26, derivita simile kiel polaj tankoj de brita Mk IV de Vickers.

Germanio redakti

Germanio laŭ traktato de Versajlo povis havi en la armeo neniajn tankojn. Tial la germana armeo ekzercis nur kun tankaj similaĵoj faritaj el malmola papero. Spite al tio la germanaj generaloj frunte kun generalo Heinz Guderian laboris en preparoj de propraj tankaj armiloj kaj en observado de aliaj armeoj. Rusoj ankaŭ permesis sekrete ekzerci al ili sur la rusa teritorio kaj komune ili ankaŭ evoluigis tankojn. La germana teorio de la tanka batalo estis spite al tiu ĉi problemo perfekte tralaborita kaj en la praktiko montriĝis, ke ankaŭ la plej bona en la mondo. Ekz.: pro la kaŭzo:

  • perfekta kunagado kun ceteraj specioj de soldataroj (infanterio, aviado, artilerio) – kio estis malo de ĉio-nur-tankoj, la teorio de Fuller;
  • perfekta organizado kaj loĝistiko;
  • ĉeesto de sendostacio en ĉiu tanko;
  • fakto, ke tankoj estis aktivigataj amase;
  • fakto, ke tankoj povis ankaŭ subteni infanterion kaj batali kontraŭ aliaj tankoj – male kiel ĉe angloj ili havis specialajn malmultekostajn versiojn de tankoj nur por subteni infanterion (Sturmgeschütz – sturma kanono – StuG).

Kiam Adolf Hitler estis veninta al la potenco, do simple li ignoris la traktaton de Versajlo. Tiam estis komencita fabrikado de la unuaj germanaj tankoj:

La germana armeo krom tio havis netrarigardeblan kvanton de prototipoj, el kiuj pli poste estis mendataj tiuj plej bonaj laŭ situacio. La unuan eblecon por provi siajn tankojn ricevis legio Kondor en Hispana Enlanda Milito. Tie ja tankoj eĉ ne sur unu flanko ne eminentiĝis, sed pli bone dirite, ili kapablis eĉ ne de antaŭe rezisti al infanteria kontraŭtanka pafilo, sed germanoj ne rezignis pri la tankoj kiel pri la armilo kaj ili prilaboris la spertojn.

La dua mondmilito redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Dua mondmilito kaj Portalo:Dua mondmilito.

Francio redakti

Francoj malvenkis la militon, ĉar iliaj tankoj ne evoluis. Kun kio ili komencis, kun tio ili ankaŭ finis. Pli malfrue Armeo de liberaj francoj uzis usonajn tankojn M4 Sherman kaj persekutilojn de tankoj M10 Wolverine.

Unuiĝinta Reĝlando redakti

La brita armeo havis proporcie malpezajn kaj malfortajn tankojn. Tio estis pro tio, ke tankoj devis esti nur tiel pezaj, ke ili estu transporteblaj surfervoje – kaj britoj havis malfortajn kaj tro uzitajn trakojn. Nur malfrue la situacio pliboniĝis, kiam venis el Usono platformaj veturiloj por transporto surŝosee. Komence de la milito pruviĝis pezaj tankoj Matilda I. Tiuj sciis rezisti eĉ de proksime al germanaj 50-mm-aj kontraŭtankaj kanonoj. Sed ilia malforta loko estis malforta armilaro.

 
Churchill
 
Sherman Firefly

Pli poste estis evoluigitaj pezaj infanteriaj tankoj A22 Churchill.

Sed grandparte britoj devis konfidi al tankoj el Usono; M3 Grant kaj M4 Sherman. Se en la paso de la milito angloj forlasis la koncepton de specialaj kontraŭtankaj tankoj, iliaj tankoj devis scii batali eĉ kontraŭ aliaj tankoj.

Por tiu ĉi celo ili plibonigis la usonan Sherman-on tiel, ke ili surmuntis sur ĝin kanonon longan de 76,2 mm. Tiu ĉi reguligita Sherman nomiĝis Sherman Firefly kaj ĝis alveno de tankoj M26 Pershing tio estis unusola tanko, kiu povis stariĝi en fruntan duelon kontraŭ germanaj Tigroj kaj Panteroj (unu neniigis ankaŭ tankon de Michael Wittmann). Fine de la milito ili enmuntis en tankon Cromwell fuzmotoron, kiu komune kun pli kvalita kanono donis bazon de tanko, kiu kapablis alfronti al Tigroj kaj Panteroj; memkomprenenble, ke ne dum fruntaj dueloj, sed dum eluzo de ties pli granda lerteco – ĝi nomiĝis Challenger.

Usono redakti

Usonanoj havis principon, ke kontraŭ tankoj estas necese aktivigi ĉefe persekutilojn de tankoj (Tank Destroyer), tiun ĉi doktrinon ili klopodis konservi ĝis fino de la milito.

Kiam aŭtune de 1939 eksplodis en Eŭropo la dua mondmilito, la nivelo de la tanka armilaro de la usona armeo ne estis tro alta. Ties malpezaj kaj mezaj tankoj kun maksimuma dikeco de blendo 32 mm kaj kanono de kalibro 37 mm apenaŭ rezistus kontraŭ la germanaj maŝinoj PzKpfw III kaj PzKpfw IV. La armeo de Usono tial, ĝis kiam ĝi eniris en la militaj operacoj (kio okazis preskaŭ je du jaroj pli poste), insisteme serĉis solvon.

En la jaro 1940 estiĝis specifikaĵo por nova tanko kun la dikeco de blendo de la fruntoj de turo kaj de trunko ĝis 38 mm kaj per kanono de kalibro 75 mm. Plej baldaŭ oni prikonsideris pri modernigo de la meza tanko M2 kun la 37-a mm kanono en turniga turo. Sed tiu estis por la pli forta armilo malgranda kaj nenia pli konvena tiutempe ankoraŭ ekzistis. Armeaj aŭtoritatoj tial decidiĝis kiel bazon de la nova tanko uzi senturan mezan maŝinon T5, kiu havis 75 mm kanonon metita en kazemato sur la dekstra flanko de la trunko. Kompreneble, oni kalkulis kun pli forta blendo, samkiel ankaŭ kun muntado de la 37-a mm kanono en la turon.

Estiĝis rimarkinda veturilo, kies batalkvalitoj ja ne estis idealaj, sed kontraŭ malamikaj tankoj ĝi havis pli grandajn ŝancojn ol ĝiaj antaŭuloj. Ĝi ricevis la nomon M3 General Lee, laŭ iama „sudia“ eminenta armeestro.

 
M4 Sherman

Sed la unuaj aktivigitaj usonaj tankoj ne estis kontraŭ la germanaj PzKpfw III kaj kontraŭ plimulto de versioj de PzKpfw IV superitaj, ŝanĝo okazis en batalo ĉe El Alamenine, ĉefe tankoj M4 Sherman estis ŝoko por germanoj. Sed tio ne estis ĝis tiel esenca, ĉar tiuj baldaŭ aktivigis novajn Tigrojn kaj Panterojn.

Dum elŝipiĝo en Normandio usonanoj jam alfrontis al germana kvalita superforto ĉefe per kvanto de siaj tankoj. Por neniigi unu modernan germanan tankon estis bezonataj preskaŭ 9 Ŝermanoj. Eĉ ne specialigitaj persekutiloj de tankoj M10 Wolverine kapablis helpi siajn fratojn, ĉar ili mem estis malfortaj. Nur fine de la milito komandantaro decidis, ke Ŝermanoj estos anstataŭigitaj per pezaj tankoj M26 Pershing, kiuj estis proponataj kiel kontraŭpezo kontraŭ Tigroj kaj kiuj sufiĉis kontraŭ ili. Sed Germanio malvenkis la militon pli baldaŭ, ol ili estis entute aktivigitaj. Unusola avantaĝo de Ŝermanoj estis tio, ke ili estis fabrikataj serie kontraŭ la germanaj tankoj, kiuj estis konstruataj per laboreja maniero, kio postulis pli da tempo. Tial estis ĉiam multe da usonaj tankoj kaj ili estis ĉie. La germanaj kirasitaj taĉmentoj tiel havis ĉiam grandajn perdojn. Germanoj ne estis kapablaj rezisti al tiu ĉi superforto, kiun plie potencigis superforto en aero. Malgraŭ tio, en periodoj, kiam eblecoj de aliancana aviadilaro estis hakitaj pro malbona vetero, ili vidigis, ke ili scias usonanojn embarasigi, kiel ili pruvis tion en batalo je Ardenoj. Tankoj Sherman estis uzataj en ĉiuj batalkampoj de la milito, ili estis liveritaj ankaŭ en Sovetunion, kie ankaŭ sovetaj tankistoj estimis ilin, precipe pro sendifekta trafiko kaj simpla priservo.

Germanio redakti

 
Pz IIIM

Ĉefaj germanaj tankoj en la dua mondmilito estis:

Germanoj komencis la militon kun tankoj el la intermilita periodo. En Pollando kaj Norvegio tiuj ĉi veturiloj tutesufiĉis al ili, sed en Francio la germanaj tankoj montriĝis kiel malfortaj. Tio estis nur pli bona taktiko kaj ekstensiva aktivigo de aviadilaro kontraŭ la tankoj kaj ankaŭ organizaj detaloj - ĉi tie germanoj estis majstroj - kio sekurigis al ili venkon. Pli poste en Sovetunio jam komencis esti granda problemo. Komence ili ja estis venkantaj - danke al taktiko - kaj ili venis ĝis antaŭ Moskvo. Sed eĉ tiel, la sovetaj tankoj (T-34, KV-1) estis tiel fortaj, ke la germanaj tankoj estis uzeblaj nur por subteni infanterion. Germanoj starigis kontraŭ ili kiel ĉefan bataltankon PzKpfw III kun longa paftubo, kiu kapablis likvidi la sovetajn tankojn, sed tute egalvalora certe ne eblis nomi ĝin (eĉ kiam diras tion la germanaj tankistoj mem). Sed tio ne estis absoluta solvo, ĉar Sovetunio fabrikis tankojn pli rapide. Pli bona tanko estis Pz IV kun longa paftubo (versioj F2 kaj pli altaj), sed tiu estis de Pz III nekompareble pli multekosta.

Tipa signo de la germanaj tankoj estis ties jam optike pli granda anguleco. La kaŭzo estis simpla - germanoj ne havis sufiĉe da alojaĵoj por fabriki verŝitan blendon. Tiu ĉi problemo estis evitebla per malvarma laminatado kaj varma prilaborado - sed tiel ĉi estis fabrikeblaj nur plataj partoj, kiuj poste estis nur veldeblaj. La flankoj de turo de Tigro estis ekz. fabrikitaj el fleksita dika blenda lado. Germanoj estis tiutempe unusolaj, kiu kapablis fleksi tiel dikajn ladojn kun precizeco je 5 centonoj de milimetro. Tio mallongigis tempon de malvarmigado. Sed ĝenerale tiu ĉi teknologio estis esence pli malrapida kiel verŝado. Tial germanoj (ĝis la fino de la milito ne realiĝis seria fabrikado) neniam sukcesis fabriki tankojn en sufiĉaj kvantoj.

Sed germanoj ne eluzis la tempon por akomodiĝi kaj fabriki pli bonajn tankojn. Sed historiistoj dum ne kongruis, kial tio daŭris tiel longe. Kelkaj ekonomistoj opinias, ke Hitler kaj liaj homoj de komence ne volis senbezone investi en novajn armilojn, por ke ili ne plialtigu inflacion - sed por kio ankaŭ, la milito evoluis sukcese. Alia opinio estas, ke la financa stabileco de la lando estis ĉe ili tio lasta, pri kio ili klopodis. Do tio, ke la modernigo okazis tiel malfrue, estis el ilia flanko pura diletantismo.

 
Tiger

Tio montriĝis ankaŭ ĉe tanko PzkpfwVI Tiger. La germana ministerio de milito proponis surbaze de kompetentaj rekalkuloj kaj spertoj el la orienta batalfronto, kie la germanaj tankoj alfrontis al kvalita soveta tekniko version de pli forta tanko, kun pli forta blendo kaj kanono 70 mm anstataŭ 50 mm. La germanaj kanonoj estadis dum la sama kalibro plimulte pli bonaj ol la sovetaj. Hitler iris eĉ pli malproksimen kaj proponis 88mm kanonon. Kaj estiĝis do Tigro. Sed Tigro estis jam la peza tanko, je multe pli multekosta ol la tanko proponita de la ministerio, eĉ kiam nur je iomete pli bona. Ankaŭ ties kanono estis ŝargata malpli rapide. Kaj ĝi havis ankaŭ infanajn malsanojn; jam aprobitaj ĉasioj por la nova tanko devis esti lastatempe alifabrikeblaj. La unuaj Tigroj estis aktivigitaj en la jaro 1942 ĉe Leningrado. Estis da ili proksimume 10, multaj elfalis pro rompitaj rapidumkestoj (ili devene estis konstruitaj por malpli peza tanko kaj rapidumoj devis esti ŝanĝeblaj pli rapide ol estis planite). Eĉ tiel ties aktivigo estis proporcie sukcesa kaj estis pro ili malsukcesigita tiea soveta ofensivo, kies celo estis liberigi Leningradon el ĉirkaŭgo.

 
PzIV kun longa paftubo

Samtempe dum tio estis plibonigata ankaŭ PzKpfw IV, post Tigroj, tiam la plej valora germana tanko. Komence de la milito ĝi havis nur mallongan 75 mm kanonon (modeloj de A ĝis D), sed generalo Heinz Guderian insistis je Hitler tiel longe, ĝis kiam Pz IV ne ricevis longan paftubon (L41), do jam en Grekio la tutaj taĉmentoj estis armilekipitaj per tiu ĉi versio.

Plua tanko, kiu estis evoluigata kiel ĉefa bataltanko, estis Panther. Tiu en certaj parametroj superis eĉ la pezan Tigron – ĝi estis pli moviĝema kun pli bona kanono (75mm/L71) kaj ties blendo estis solvita kiel ĉe T-34 (kiu certe tre inspiris ties konstruistojn). Unuafoje ĝi estis aktivigita en batalo ĉe Kurska arko, sed tiu ĉi aktivigo farita nur laŭ ordono de Hitler estis tre anticipa (ekz. malforta fridigado de la motoroj) kaj eĉ al hom-ekipoj ne sufiĉis la tempo por alkutimiĝi al ĝi. En la paso de tempo Panther fariĝis la plej bona meza tanko de la germana armeo kaj aliancanoj longe havis nenion egalvaloran.

 
Tiger II

Plua tanko en la vico estis Tiger II. Ĝi estis derivita de Tiger I, nur ĝi havis ankoraŭ pli fortan blendon kaj la kanono estis PAK 88mm/L71, kiu trabatis ĉiujn aliancanajn tankojn kaj de antaŭe ĝi estis kontraŭ aliancanaj tankoj nesuperebla. Kaj estas ankaŭ vero, ke pli multaj tankoj elfalis pro difektoj ol pro malamika agado.

Spite al protestoj de generalo Guderian [1] estis fine de la milito evoluigata plua megalomana projekto – ultrapeza tanko Maus. Tiu estis armilekipita per kanono de 152 mm kaj al tio ankoraŭ per 75-mm-a kanono. Sed tio ĉi estis lukso, kiun Germanio ne povis permesi al si kaj ĝi montras maksimuman diletantismon en la plej superaj germanaj postenoj (ĉefe Hitler). La tankoj aktivigitaj de Guderian fine montriĝis kiel la plej bonaj (kaj eĉ ne Guderian estis perfekta). Por ke tio ne sufiĉu, germanoj planis evoluigon de absoluta megakoloso: P-1000 kun turo kun du 280-mm-aj kanonoj, granda kiel batalŝipo.

Sovetunio redakti

Ĉefaj sovetaj tankoj en la dua mondmilito estis:

Diference de tipoj antaŭ la milito, multe da tipoj en Sovetunio ne estis dum la milito, ĉar sovetoj pripensis pli racie klopodante unuigi ĉiun armilaron. Tiu ĉi racia sinteno ekz. plifaciligis riparojn de tankoj kaj liveroj de rezervaj konsisteroj. Kreinto kaj arkitekto de rusaj tankaj soldataroj estis generalo Miĥail Tuĥaĉevskij.

Inter la plej bonaj tankaj komandantoj apartenis:

 
T-34/76

Ĝis atako de Germanio sovetoj havis tiam en sia armilaro (kaj ankaŭ longe poste) kvalitajn mezajn tankojn T-34. Sed estis da ili malmulte, plimulto de armilaro estis T-26, sed eĉ ne tiuj estis tiom arkaikaj, por ke ili ne povu (almenaŭ sur papero) starigi kontraŭ la germanaj tankoj. Malsukceso de sovetaj tankaj soldataroj konsistis en nekonvena koncepto de ilia aktivigo kaj en malbona teknika stato. Post la atakigo kontraŭ la lando grandaproblemo fariĝis ankaŭ ties provizado. La aktivigo de T-34 estis por germanoj ŝoko. La unuaj germanaj informoj pri ĝi parolas tiel ĉi: ...nova rusa tanko, ĝi aspektas tre moderne kaj kapablas tutajn horojn rezisti al kanonado de niaj kontraŭtankaj kanonoj (plej baldaŭ 37 mm kaj 50 mm)... Avantaĝo de T-34 estis, ke ili kunigis kelke da avantaĝoj samtempe:

  1. Pli bona blendo - ne la dikeco, sed la oblikveco - la blendaj tabuloj estis oblikvaj kaj ne vertikalaj kiel la germanaj kaj la obusoj do estis falantaj sub angulo kaj pli facile ili repuŝiĝis de ĝi.
  2. Pli bona kanono - 76,2 mm - la plej fortaj germanaj tankoj havis ĝis Tigro nur 75 mm (PzIV).
  3. Pli bona ĉasio - larĝaj raŭpoj, pli bona pendigo de la radoj ktp. - ili kapablis traveturi tra tereno, kie la germanaj tankoj enprofundiĝis ĝis la turo
  4. Pli bona motoro - ŝparema kaj grandega dizela plurbrulmateriala. Ĝi foruzis sin malpli rapide ol la germanaj kaj tiuj dum tio apartenis al pinto. Do ili estis kompare kun la germanaj ankoraŭ pli rapidaj.

Malbona sonĝo por germanoj estis ankaŭ la pezaj tankoj KV-1 kaj KV-2, kontraŭ kiuj germanoj havis preskaŭ nenion. Kial do poste sovetoj ne kapablis venki germanojn tuj?

  • Germanoj havis pli bonan taktikon.
  • Germanoj ŝatis uzi por neniigi la tankojn stukojn - tiuj kapablis la malamikajn tankajn taĉmentojn minimume malfortigi - sed da stukoj estis neniam sufiĉe.
  • Germanoj pro savo simple improvizis kaj por neniigi la tankojn ili uzis plimulte bone ekzercitan kaj spertan infanterion kaj kontraŭtankajn obstaklojn. Ŝatata maniero de la neniigo estis ĵeto de permana grenado en kanonon, enmeto de relo en raŭpojn aŭ „fumkandeloj“ – ligoj de permanaj grenadoj ĵetitaj sur kapoton, efika kontraŭtanka armilo en la manoj de infanterio en batalo de proksime montriĝis ankaŭ kokteloj de Molotov. Komune kun la pli bona taktiko (ĉirkaŭgo de la tutaj armeoj) ili sukcesis senĉese antaŭenpaŝi. En batalon antaŭ Moskvo Ruĝa Armeo suferis tiel grandajn malvenkojn, kiel neniam antaŭe nek poste (ekz. batalo ĉe Vjazma, batalo ĉe Brjansko, batalo ĉe Kievo). Sed tiu ĉi kontraŭtanka taktiko signifis grandegajn perdojn de la infanterio, kelkaj germanaj soldatoj (ekz. August von Kageneck) havis impreson, ke ili suferis far de la sovetaj soldatoj malvenkon, eĉ kiam ili paŝis antaŭen.
  • Ĉefaj problemoj en la soveta flanko estis
    • totala nekapablo de la komandantaj kadruloj - ekz. la batoj estis nekoordinitaj, komandantoj ofte ne sciis orientiĝi, eĉ ne sciinte imagi, kie kiu taĉmento ĝuste troviĝas kaj malpli superaj komandantoj ofte ne havis entute imagon, kiel komandi al siaj soldatoj.
    • diletantaj intervenoj de politikaj farantoj kaj ruĝaj komisaroj.
    • totala detruiĝo de la provizado - manko de brulmaterialo kaj rezervaj konsisteroj - estis sufiĉe da ili, sed registro estis ofte kaosa kaj ankaŭ la plena loĝistiko estis malbone pripensita. La problemoj kun la konsisteroj estis jam en pacaj tempoj - en la milito tio estis logike ankoraŭ pli malbona. Estis tipe, ke germanoj sciis pri dislokigo de la sovetaj provizoj kaj magazenoj pli ol la sovetoj mem.
    • tute nekonvena organizado de la armeo.

Sed sovetoj, eĉ kiam ili faris erarojn, lernis de germanoj rapide.

Pli poste germanoj aktivigis tankon Tiger I, kiu facile superis T-34 kaj KV-1. Ĝi longe kaŭzis al la sovetaj tankoj neporteblajn perdojn. Kiel kontraŭpezo kontraŭ ĝi estis en la jaro 1944 konstruita tanko IS-1, kiu kiel la unua tanko de aliancanoj rezistis al la kanono de Tigro je 1000 m. Sed IS-1 havis ankoraŭ proporcie malfortan kanonon, kiu plie estis kapabla el 1000 metra distanco dispafi Tigron en pecojn.

Japanio redakti

Japanio dum la milito batalis ĉefe sur maroj kaj sur tero ĝi konfidis ĉefe al infanterio kaj al aviadilaro kaj tial ĝi ne investis en la tankojn tiom, kiom la aliaj armeoj. Sed ankaŭ tiel japanoj sciis aktivigi tankojn kun granda efiko kaj pli malfrue dum surprizigaj atakoj en ĝangalo ili akiris sukcesojn. Plimulto de japanaj tankoj estis malpezaj tankoj Ha-Go. Pli malfrue al la fino de la milito ili komencis evoluigi mezajn tankojn Chi-Cha. Sed en regiono ĉirkaŭ Pacifiko la malpezaj tankoj Ha-Go havis grandajn problemojn kontraŭ usonaj M4 Sherman-oj. Tiuj sciis neniigi ilin en pli granda distanco ol Ha-Go povis pafi.

Militaj bataloj redakti

Pollando redakti

 
Tanketo TK-3, Pollando
 
Tanketo TKS, Pollando

Kiam Germanio ekatakis la 1-an de septembro 1939 Pollandon, komencis la dua mondmilito. Pollando estis bona tereno por tankaj bataloj. Eble tio ne ŝajnas, sed poloj havis ankaŭ tankojn, kiuj estis kapablaj alfronti al la germanaj, tio estis 7TP. Sed estis da ili nur 169 pecoj. Komune ili havis proksimume 1134 tanketojn, el tio plimulto malfortaj TK-3 kun maŝinpafilo 9,92 mm, kiuj ne estis kontraŭ tankoj efikaj.

Germanoj havis 3195 batalaj kirasitaj veturiloj, sed el tio nur 98 Pz III (37 mm) kaj 211 Pz IV (75 mm), ambaŭ kun mallongaj kanonoj kaj tial kontraŭ tankoj pli verŝajne nekonvenaj (mallonga kanono, kun malgranda komenca rapideco en paftubo kaj malgranda precizeco). Sed germanoj havis avantaĝon, ke post okupo de Ĉeĥoslovakio ili havis tankojn Pz 35(t) kaj Pz 38 (t), kiuj estis en sia kategorio unu el la plej bonaj.

Sed ĉi tie montriĝis taktika supereco de germanoj kaj ĉefe superforto en la aero. Sed poloj [2] faris ankaŭ kelke da grandaj neeldevigitaj eraroj:

  • Tankoj estis tro disigitaj.
  • Plimulto de la taĉmentoj lasis sin ĉirkaŭi kaj neniigi jam sur la ŝtatlimoj – preskaŭ neniaj operacaj rezervoj
  • Ilia aviadilaro ja ne estis (eĉ se germanoj asertas) detruita, sed ekz. ĝi ne ekatakis la germanajn tankajn kolonojn, kiam ĝi havis ŝancon (poloj sciis pri ili).

Spite al tio poloj kondutis tute bone, ili ne donis la haŭton senpage kaj plimulte ili aranĝite cedis mallongigante la batalfronton, kiam estis bezone. En kelkaj okazoj ili eĉ malvenkis germanojn (batalo je Kutno kaj batalo ĉe Mokro III), Sed pli poste germanoj apartigis la polan armeon en partojn kaj fortranĉis de la plej supera komandantaro en Brest-Litovsk.

Novaj spertoj el la pola milito estis:

  • Tankoj estas tre bona armilo kontraŭ konvencia artilerio (eĉ kiam ne kontraŭtanka).
  • Tankoj, ĉefe Pz III kaj Pz IV bezonis pli longan kanonon pro pli alta trabateco. Mallonga kanono estis kontraŭ tankoj neefika (Guderian tiucele tre urĝis Hitleron).
  • Malamikaj tankoj estas tre bone neniigeblaj el la aero (germana kapantaŭa bombaviadilo Ju 87 „Stuka“) – polaj tankoj, kiuj supervivis la flugatakojn de la germanaj aviadiloj, estis poste neniigitaj per la germanaj tankoj, kiuj ĉiam klopodis batali en supernombro evitante al dueloj, el kiuj ili ne bezonis eliri venke.

Norvegio (operaco Wesserübung) redakti

Kvankam Norvegio ne havis konvenan terenon por uzi la tankojn, germanoj malgraŭ tio sukcese uzis ilin. La koordinado kun la infanterio kaj artilerio montriĝis kiel ĉefa, la germanaj tankoj havus sen ĝi grandajn perdojn. Plej multe la tankoj estis aktivigitaj en la sudo de Norvegio ĉe Oslo.

Francio (operaco Fall Gelb) redakti

Post „Sidanta Milito“ (kiam aliancanoj kaj germanoj staris kontraŭ si sur ŝtatlimoj sen tio,por ke ili komune batalis kontraŭ si) germanoj ekatakis la 10-an de majo 1940 unue Nederlandon kaj Belgion, per kio ili trompis la aliancanojn, kiuj atendante atakon sur limoj konfidis al la t.n. Maginot-linio. Sed germanoj poste ekatakis tra Ardenoj Francion, kie neniu atendis tankojn. Tiel ĉi ili sukcesis fortranĉi britan ekspedician korpuson (BEK) en Nederlando kaj Belgio kun pluaj francaj batalligoj de Francio kaj forpuŝi ĝis Dunkerque. Ĉi tie angloj faris tankan atakon, konata kiel atako ĉe Arras, kie germanoj kun teruro konstatis, ke iliaj kanonoj kapablos eĉ ne de proksime trabati la britajn tankojn. Sed la batalo finis per malvenko de angloj, sed ĝi timigis Hitleron kaj tiu eldonis konatan Haltbefehl, kiu akiris por angloj tempon por evakui la soldatojn el Dunkerque.

Germanoj havis malpli multe da tankoj ol la aliancanoj kaj ili estis kontraŭ ili ankaŭ malfortaj. La aliancanaj tankoj Matilda (Anglio) kaj Char B (Francio) estis klare pli fortaj ol la germanaj, sed germanoj uzis tiun ĉi taktikon:

  • Ili aktivigis la tankojn amase - la aliancanoj ŝatis apartigi siajn tankojn po malgrandaj partoj aŭ po unu kontraŭ infanteria taĉmento kaj germanoj tial proporcie facile neniigis ilin - kiam multe da tankoj estas pafantaj kontraŭ unu unusola el ĉiuj flankoj, do tiu ne havas ŝancon malgraŭ tio, ke ĝi estas pli forta. Tio eblis danke al pli granda rapideco de la germanaj tankoj.
  • Ataki per tankoj en nukon de la malamiko - ne zorgi pri la malamiko de antaŭe, sed ĉirkaŭiri ĝin kaj fortranĉi ĝin de la provizado kaj de komuniko kun komandantaro (alivorte kaŭzigi kaoson) - germanoj nomis tion ĉi fulmomilito.
  • Mallarĝa kunagado kun aviadilaro - multe da aliancanaj tankoj estis neniigitaj per Stukoj kaj tiel ĉi malfortigitaj ligoj estis pli facila predo.

Spertoj:

  • Sendostacioj en ĉiu tanko - germanoj povis la ordonojn ŝanĝi laŭ situacio - kun granda sukceso, dume ĉe la aliancanoj estis malfruiĝo ekde la eldono de ordono al la plenumo eĉ kelke da tagoj. La aliancanoj tial povis forgesi pri la operaca gvidado de milito kaj la taĉmentoj estis restadigitaj mem al si kontraŭ germanoj - kelke da tagoj malnovaj ordonoj plimulte jam ne plu estis plenumeblaj, ĉargermanoj estis tre rapidaj.
  • Germanaj 88 mm Flakoj, kontraŭaviadilaj armiloj, estis kontraŭ la aliancanaj tankoj tre efikaj (150 mm blendo je 1000 m). Neniu aliancana tanko havis tiel fortan blendon, por ke ĝi eltenu.
  • 3,7 cm Pak 35/36 (kontraŭtanka) ne estis multe valora. Germanoj mem pro ŝerco nomigis ĝin „Heeresanklopfgerät“ (armea frapilo sur pordo).

Francio havis bona komunikan reton kaj ankoraŭ estis frua somero, kiam malmulte pluvis. Tial Francio estis bona tereno por la tankoj.

Jugoslavio redakti

La 27-an de marto 1940 eksplodis en Jugoslavio ŝtata renverso kaj Jugoslavio eksaniĝis el ligo kun Hitler (subskribita nur 2 tagoj antaŭe). Ankoraŭ la saman vesperon Hitler ordonis atakon kontraŭ Jugoslavio kaj Grekio. La 12-an de aprilo germanoj okupis Beogradon. La 17-an de aprilo Jugoslavio kapitulacis.

La jugoslava operaco estis sume por germanoj rutino. Jugoslavoj ne sciis eluzi sian tre avantaĝan terenon kaj ili estis ankaŭ malbone armilekipitaj. Unusola problemo de germanoj estis intermitaj difektoj de iliaj tankoj.

Grekio redakti

Grekio estis pli malfacila problemo ol Jugoslavio. Antaŭe atakis Grekion italoj, sed post malvenkoj, kiujn ili suferis kontraŭ malpli fortaj kaj malpli bone armilekipitaj grekoj, Benito Mussolini petis en malespero Hitleron je helpo. Plimulto da tankoj en Grekio apartenis al angloj, kiuj venis por helpi Grekion. Grekoj konfidis en defendo pri Metaxas-linio en la oriento, sed tiu ne defendis Grekion de Jugoslavio, kiu estis greka aliancano. Okcidente en albana batalfronto ili faris eĉ ofensivon kontraŭ italoj.

Sed la 9-an de aprilo 1940 Metaxas-linio falis, kiam germanoj aktivigis grandan kvanton de taktikaj bombaviadiloj. Greka „Armeo Orienta Makedonio“ estis tiel fortranĉita de la ĉefaj fortoj kaj ankoraŭ la saman vesperon ĝi kapitulacis. Sed la 10-an de aprilo la germanaj taĉmentoj transpaŝis riveron Vardar konkerante sudon de Jugoslavio kaj aliĝis tiel al italoj en Albanio. Per tio ili akiris avantaĝan pozicion por ataki Grekion sur ties nefortikigita limo. Poste ili nur ĉirkaŭigis kaj neniigis aŭ devigis kapitulaci unu grekan armeon post la alia. La 19-an de aprilo la britaj taĉmentoj fortikigis sin en Termopyly. Kelke da tagoj antaŭe, la 15-an de aprilo, angloj decidiĝis detiriĝis el Grekio. La 21-an de aprilo la greka armeo kapitulacis. La lastaj britaj soldatoj detiriĝis el Grekio al Kreto la 29-an de aprilo. Grekio estis konkerita. Kreton konkeris nur atako de germanaj paraŝutistoj. La greka operaco okazis samtempe kun la unuaj bataloj de germanoj en Afriko.

Atako kontraŭ Sovetunio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Operaco Barbaroso.

Atako kontraŭ Sovetunio komencis la 22-an de junio 1941. Germanoj koncentris sekrete sur la sovetaj ŝtatlimoj grandegajn amasojn de tankoj. Guderian postulis duoblan kvanto de tankaj divizioj. Hitler solvis tion sprite - li apartigis ĉiun divizion en du kun intenco poste plenigi ilin en la plenan staton. En la germanan armeon estis ankaŭ el ĉiu flanko liverataj la ĉasakiritaj tankoj, ĉefe la francaj Hotchkiss kaj Somm. De komence germanoj renkontiĝis nur kun la malfortaj BT kaj T-26. Sed poste aperis T-34. Multe da germanaj tankistoj kaj soldatoj estis ŝokitaj. Feliĉo por ili estis nur tio, ke Sovetunio havis malmulte de tiaj tankoj.

La germana taktiko tiutempe aspektis tiel, ke la tankaj divizioj komune kun mekanizita infanterio ekmarŝis en du ĉefaj direktoj kaj inter ili estis nenio. Ili fortranĉis la sovetajn armeojn de fortoj kaj provizoj, la resto de batalo batalakiris malantaŭe antaŭenpaŝanta infanterio. Multfoje okazis, ke la retiriĝantaj sovetaj soldatoj subite profunde en la enlando renkontiĝis kun firma germana defendo. En tiuj ĉi kaptiloj trovis sian morton multe da soldatoj. Tiel ĉi ili sukcesis ankaŭ ĉirkaŭigi grandegajn armeojn ĉe Kievo. Tie ja germanoj ne sciis trabatali sin tra firma soveta defendo, sed iom post iom la ĉirkaŭigitaj sovetaj taĉmentoj ĉe Kievo estis neniigitaj aŭ ili kapitulacis. Sed ĉe Smolensk germanoj sukcesis por tempo haltigi kaj eĉ fari mallongan, sed sukcesan kontraŭofensivon (ofensivo en Jelna terkolo). Kreinto de tiu ĉi mallonga turniĝo en la milito estis generaloj Georgij Ĵukov kaj Andrej Ivanoviĉ Jeremenko. Smolensk ne estis soveta venko, kiel oni ofte erare konsideras ĝin, sed ĝi malrapidigis germanojn, pro kio ĝi donis tempon dum preparo de la defendo de Moskvo. Ĉi tie estis ankaŭ unuafoje aktivigitaj rakedĵetiloj katjuŝoj, kiuj eminentiĝis ĉi tie akirante brilan reputacion. En decembro de 1941 la operaco Barbaroso finiĝis kaj komenciĝis operaco Tajfuno.

Bataloj en Afriko redakti

Bataloj en Afriko evoluis por italoj malbone. Unue ili ja enpenetris ĝis Egiptio mem, sed angloj (generalo Wavell) kun malpli grandaj fortoj repuŝis ilin kaj preskaŭ tute neniigis. Tiel ili do devis retiriĝi al defendo en Tunizio. Hitler ankoraŭ dum la jugoslava kaj la greka operacoj sendis helpon al ili. Tiu ĉi helpo estis iom post iom ĝis 3 divizioj (la t.n. Afrikakorps) - minimumo por sukceso kaj maksimumo por provizado en dezerto. Komandanto de la germana Afrikakorps estis generalo Erwin Rommel. Tiu kapablis la jam venkantajn anglojn neatendite malvenki kaj forpeli reen. Sed angloj denove rekuraĝiĝis kaj repuŝis germanojn kaj male. Angloj nomis tion ŝerce Desert Roundabout - Dezerta karuselo, se la feliĉo estis plurfoje sur unu kaj sur la alia flanko. Sed fine marŝalo Rommel suferis malvenkon en batalo ĉe El Alamejne en Egiptio kaj li devis retiriĝi ĝis Tunizio. Ĉe El Alamejne angloj aktivigis unuanfojon en pli granda kvanto usonajn tankojn M4 Sherman, kontraŭ kiuj germanoj povis starigi nur Pz IV, version F - sed de tiuj estis malmulte. En Tunizio angloj kaj usonanoj, elŝipiĝintaj en Maroko, premis lin en tenajlon. Tie ankoraŭ kapablis liaj Tigroj de la 10-a kirasita divizio, ĵus alveturintaj, kaŭzi en batalo ĉe Kaserina montpasejo al la usonaj tankoj gravan malvenkon, sed je kelke da tagoj pli malfrue en la sama montpasejo por ŝanĝo usonanoj venkis kaj la germana defendo detruiĝis.

Batalfrontaj linioj en Norda Afriko koncentriĝis en senperan proksimecon de fortaj provizad-punktoj (Tobruko, Tunizo, Aleksandrio). Tiu, kiu neniigis la malamikajn tankojn en batalo, tiu povis poste veturi tien kaj reen, ĝis kiam sufiĉis ties brulmaterialo. En Afriko oni batalis plejparte en dezerto, tiu mem pri si kiel ebenaĵo estis por la movo de tankoj tute bona batalkampo. Sed sablo neniigis la motorojn kaj la rapidumkestojn kaj dumtage la varmega aero tiel tremis, ke pafistoj en la tankoj ne estis kapablaj precize ekceli. En la metalaj trunkoj de tankoj temperaturo ascendis tiel alten, ke oni povis disdoni medalojn al la tankistoj nur pro tio, ke ili entute sidis en tiu varmego en la maŝinoj. Ŝraŭboj liberiĝis kaj nitoj mem forpafiĝis en la internon de tankoj kvazaŭ tio estus kartoĉoj. Tial ankaŭ ĉiuj novaj tankoj komencis esti fabrikataj el verŝitaj partoj.

La germanaj tankoj montriĝis kiel tute superitaj, eĉ ne tiel pro la armilaro kiel pro ties fidindeco. Multe da britaj tankoj estis perditaj pro difektoj, ĉe germanoj estis tiaj elfaloj multe pli maloftaj. Pli ol per tankoj germanoj venkis tankajn batalojn per kontraŭtankaj kanonoj PAK 88 mm.

Decida montriĝis esti homa faktoro. La tankaj bataloj pli longaj ol unu tago neniigis la tankistojn pli ol la tankojn - multaj havis inflamitajn okulojn kaj digestajn problemojn. Ĉi tie la usonaj tankoj kun siaj fortaj ventoliloj montriĝis kiel plej bone ekipitaj por tiu ĉi batalkampo. Multe da provizad-ŝipoj kaj aviadiloj estis forpafitaj pli baldaŭ antaŭ ol ili venis en Afrikon kaj tial al la germanaj tankaj fortoj mankis ĉio - brulmaterialo, konsisteroj kaj ankaŭ municio.

Batalo ĉe Stalingrado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Batalo ĉe Stalingrado.

La 6-a germana armeo, kies komandanto estis generalkolonelo Friedrich Paulus (subgvide de marŝalo Manstein) faris sturmon kontraŭ Stalingrado. Al la defendantoj de la urbo komandis generalo Ĉujkov, kies superulo estis marŝalo Timoŝenko. Paulus estis prefere mezproksima komandanto. La soveta defendtaktiko estis moviĝadi nur interne de konstruaĵoj kaj sume kiel eble plej minimume en la stratoj. Se soldatoj ne trovis interne pordon, ili do tratruigis muron per grenado. La samon faris ankaŭ tankoj T-34, sed tiuj ne bezonis pordon. Poste ili estis ekveturantaj el neatenditaj direktoj neniigante germanajn tankojn, kaj poste ili rapide malaperis. La infanterio neniigis germanajn tankojn de proksime. Abunde estis uzataj minoj. La ruinoj de la urbo montriĝis kiel facile defendebla tereno por la defendantoj, kiuj en la urbo orientiĝis. La batalo estis laŭvorte tro dimensiigita - la malamiko povis ataki eĉ de supre (de sur tegmentoj de la konstruĵoj) eĉ de sube (eluzo de kanalizo de la urbo estis bona maniero kiel nerimarkeble translokigi sin). Tio estis ideala tereno por snajperoj.

Fine germanoj sukcesis Stalingradon preskaŭ plene konkeri, sed sovetoj ekaktivigis en aloj grandegajn armeojn kaj ĉirkaŭigis la tutan Stalingradon eĉ kun la tuta 6-a armeo (operaco Uranio). Hitler malpermesis al Paulus, por ke li trabatalu sin el Stalingrado kaj plie la germanaj tankoj kaj la kirasitaj veturiloj ne havis sufiĉe da brulmaterialo. Tiel estis la kirasitaj konsisteroj de la 6-a armeo perditaj. Germanoj malsukcese provis liberigi la 6-a armeon per sturmo de la 4-a armeo (operaco Wintergewitter).

Kursk redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Operaco Zitadelle.

Ĉe Kursk okazis ĝis tiam la plej granda tanka batalo en la historio. Germanoj post venko apud Ĥarkov ĉirkaŭigis Ruĝan Armeon el tri flankoj. Sed pro la venanta vintro ili ne finis la ĉirkaŭigon. Tio estis granda eraro, ĉar sovetoj dum bone preparis sin por germanoj kaj transŝovis ĉi tien grandegajn fortojn kaj konstruis fortajn fortikaĵojn. Do la batalo estis por germanoj malvenkita pli baldaŭ ol ĝi komenciĝis. Novaj germanaj tankoj Panther kaj PzkpfwVI Tiger ja sukcesis trabati sin ĝis nuko de la malamiko, sed grava akompanantara infanterio estis neniigita per nerekta artileria kanonado kaj en batalo kontraŭ la soveta infanterio. Do la tankoj neakompananataj de la propra infanterio estis sinsekve neniigitaj. Malvenkon suferis ankaŭ persekutiloj de tankoj Ferdinando, ĉar eĉ kiam iliestis de antaŭe kontraŭ tankoj fakte nevundeblaj, ili havis neniajn maŝinpafilojn kaj ili devis per sia kontraŭblenda kanono pafi kontraŭ unusolaj infanterianoj. Tiuj, kiam ili estis venintaj proksime al Ferdinandoj, ne havis problemon neniigi ilin.

La unuanfojon ĉi tie aperis eminentaj rusaj persekutiloj de tankoj SU-152, kiuj faris al Tigroj pli grandajn perdojn ol oni atendis. Pantheroj estis ankoraŭ nematuraj kaj tial ili en la bataloj tro ne eminentiĝis. Plimulto da tankoj en la batalo en la germana flanko estis Pz IVF kaj G. Post tiu ĉi batalo germanoj jam nur retiriĝis kaj la milto en Oriento komencis havi sufiĉe unuflankan pason.

Italio kaj Sicilio redakti

La germana strategio estis oferi Sicilion kaj sudan Italion kaj defendi sole la progresiĝintan kaj la riĉan nordon de Italio. Aliancanoj decidiĝis ĉirkaŭiri la germanan defendon kaj ili elŝipiĝis apud Anzio. Sed la montoriĉa Italio estis malbona tereno por tankoj. Spite al tio germanoj sciis aktivigi la tankojn proporcie efike. Estis ĉi tie ankaŭ aktivigitaj Elefantoj (plibonigitaj Ferdinandoj). Tankoj Panther montriĝis klare superigitaj rilate al usonaj kaj anglaj tankoj. Post kelke da semajnoj usonanoj kaj angloj perdis proksimume 100 tankojn kaj germanoj nur 5 kaj el tio ne estis ĉiuj Pantheroj. Sed aliancanoj la teknikan superforton de germanoj anstataŭigis per grandega nombra kaj aviadila superforto. Eminente en tiuj ĉi bataloj rehabilitis sin armeo de „Liberaj francoj“, kiu kaŭzis al germanoj decidajn malvenkojn.

Elŝipiĝo en Normandio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elŝipiĝo en Normandio.

Germanoj havis en Francio proksimume 2500 tankojn, sed tre malmulte da infanterio, t.e. male ol en Sovetunio. Manko de infanterio ĉi tie montriĝis sur ĉiu paŝo. La germanaj tankoj suferis decidan malvenkon en batalo ĉe Avranches. Tio estis la unua tanka batalo en la historio, kiun venkis eksplicite aviadiloj – taktikaj P-47 Thunderboldt kaj Hawker Typhoon kun raketoj aero-tero. Eĉ plene la plimulto da germanaj tankoj estis neniigitaj per aviadilaro. La germanaj tankoj transŝoviĝis sole nokte. Partizanoj faris al ili multajn problemojn pro neniigo de pontoj kaj vojoj. Kiel diris unu germana tankisto: „El Rusio ni iris ĝis Francio en tri tagoj. Sed tra Francio tio daŭris al ni du semajnojn.“

Sur marbordo de Normandio troviĝis la t.n. Bocage, kiu estas nekonvena tereno por manovra milito, kiun aliancanoj preparis komenci. Sed germanoj estis kapablaj defendi tiun ĉi terenon per principe malpli fortaj fortoj. Sed post la konkero de Bocage usonanoj estis sur ebenaĵo kaj ĉi tie tankoj estis en la medio konvena por ties aktivigo. Poste ilia ĉefa taktiko estis ĉirkaŭigo kaj neniigo de la kirasitaj fortoj de germanoj, kiuj poste devis per siaj alie pli bonaj tankoj entrepreni laŭvorte memmortigajn atakojn kontraŭ la bone fortikigitaj usonanoj, ekz.: batalo ĉe Falaise.

Ardenoj redakti

Atako en Ardenoj (usonanoj diras al ĝi „batalo je terlando“ – "Battle of the Bulge") estis lasta germana ofensivo. Germanoj en decembro de 1944 konsciis, ke ili atingos nenion per la defendo kaj tial ili decidiĝis fari surprizan atakon tie, kie ili komencis atakon antaŭ kelke da jaroj – en Ardenoj. Oriente ĝuste finis la grandega soveta ofensivo kun nomo operaco Bagration, kiam ankaŭ sovetoj devis plenigi brulmaterialon kaj ripozi. Al germanoj estis klare, ke konvena momento por atako kontraŭ okcidentaj aliancanoj okazis ĝuste tiam. Eĉ ne usonanoj ne estis rilate al brulmaterialo je multe pli bone - germanoj defendis sufiĉe sukcese grandajn havenojn (iam eĉ ĝis la fino de la milito mem) kaj usonanoj devis veturigi la brulmaterialon tra ĉirkaŭvojoj per veturiloj, kiuj mem konsumis kvantojn da brulmaterialo.

Germanoj eluzis malbonan veteron, kiam aliancanoj ne povis aktivigi siajn taktikajn aviadilojn, kiuj alie baldaŭ likvidus la germanajn tankojn. En tiu ĉi batalo estis unuafoje grandkvante aktivigitaj tankoj Tiger II. Tiuj montriĝis kiel tre efikaj - la aliancanaj tankoj de ĉiuj tipoj havis kontraŭ ili eĉ ne en nombra superforto minimuman ŝancon. La malforta loko montriĝis manko de brulmaterialo - germanoj konfidis, ke ili konkeros grandegajn usonajn magazenojn de brulmaterialo. Sed feliĉe al aliancanoj plimultoj de retiriĝantaj taĉmentoj bruligis la magazenojn. Germanoj ja kaŭzis al usonanoj grandajn perdojn, sed fine ili malvenkis perdinte siajn plej bonajn taĉmentojn, kiujn ili jam ne povis anstataŭigi kaj konsumis provizojn, kiuj ili forprenis al aliaj germanaj taĉmentoj el aliaj sektoroj de la batalfronto. Tankoj Tigroj II pruviĝis, sed multaj paneis pro manko de brulmaterialo ka difektoj. Sen subteno de aviadilaro ili ne povis longe rezisti al la superforto de aliancanoj.

Unusola tanko, kiu sciis stariĝi kontraŭ ili, estis persekutilo de tankoj M36 Jackson. Sed eĉ ne tiu havis sufiĉe fortan blendon kontraŭ germanaj grenadoj.

Slovaka nacia ribelo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Slovaka nacia ribelo.

Post operaco Bagration en la jaro 1944 la orienta batalfronto alproksimiĝis senpere al Slovakio. Antifaŝistoj en Slovakio decidiĝis ekribeli kontraŭ germanoj.

La bazo de plano estis, ke du orientslovakaj divizioj ekribelos kontraŭ germanoj, kaj pro tio estiĝus en la batalfronto truo, tra kiu devis trapenetri la sovetaj taĉmentoj. Sed germanoj malarmigis tiujn ĉi diviziojn pli baldaŭ ol ili havis tempon por agi. Sen tiuj ĉi proporcie bone ekzercitaj kaj armilekipitaj taĉmentoj kun komandantoj kun spertoj el bataloj el Sovetunio la ribelo estis fakte sen ŝanco. Sed la ribelula gvidantaro ne ekpanikis kaj ili reorganizis la armeon el tio, kio restis al dispono. Sed plimulto da soldatoj havis neniajn spertojn, kio montriĝis kiel fatala.

La ribelo komenciĝis fine de aŭgusto de 1944 kaj ĝi daŭris proksimume ĝis fino de oktobro de 1944. Germanoj estis de komence embarasigitaj, sed iom post iom ili kunpremis la ribelulojn kaj venkis. Kontribuis al tio ankaŭ manko de ribelula kirasita tekniko. La spertaj germanaj tankoj estis kapablaj la nespertajn ribelulojn proporcie efike malvenki, la germanaj tankoj estis likvideblaj per nenio. Estis manko de kontraŭtankaj armiloj eventuale de spertaj infanterianoj. Malbona vetero malebligis al ekflugoj de aliancanaj aviadiloj por subteni la ribeluloj. Tio ankaŭ decidis pri tio, ke la 28-an de oktobro 1944 restoj de la ribelula armeo transiris en montarojn, kie ili plu batalis kiel partizanoj. Germanoj sume aktivigis en Slovakio iom pli ol 30 tankoj, el tio estis nur 4 Tigroj.

Konkerado de Germanio redakti

En la jaro 1945 oni jam batalis en la teritorio de Germanio. Germanio fine de la milito decidiĝis, ke ili batalos ĉefe oriente kontraŭ sovetoj, kiujn ili timis pli ol usonanojn aŭ britojn, al kiuj ili nur simbole rezistis. Lastan kontraŭatakon kontraŭ usonanoj faris generalo Walther Wenck fine de aprilo de 1945.

La antaŭenpaŝo de Ruĝa Armeo estis nehaltigebla. Por certa tempo ili ankoraŭ sukcesis reteni sovetojn sur Odro, sed tiuj transpaŝis ĝin kaj el la germanaj soldataroj restis nur ĉirkaŭigitaj fokusoj de rezisto. Germanoj suferantaj pro manko de brulmaterialo jam ne plu povis aktivigi siajn sangantajn tankajn taĉmentojn tiel grandskale kiel fojfoje. Tio estis kaŭzita ankaŭ pro tio, ke plimulto de ili fakte ekzistis nur sur papero. Ununura defendo kontraŭ aliancanaj tankoj fariĝis nur bazukoj. Tiuj ja eksaktivigis multe da tankoj, sed pri la milito ili ja ne povis decidigi. Batalojn je urboj decidigis ĉefe la aliancana infanterio. En batalo je Berlino la sovetaj tankoj estis aktivigitaj por subteni la infanterion, en kelkaj senpardonaj kunpuŝiĝoj germanoj ja provis rezisti al la soveta superforto, sed ili ne malebligis la falon de Berlino. La sovetaj soldataroj okupis Berlinon la 2-an de majo 1945.

Okcidente usonanoj unuanfojon aktivigis longe preparatan M26 Pershing, sed tiu en la praktiko ne renkontiĝis kun siaj planataj kontraŭuloj, kiuj estis Tigroj kaj Panteroj.

Post la dua mondmilito redakti

Sume redakti

Post la dua mondmilito estiĝis grandegaj tankaj brigadoj, sed multaj analitikistoj opiniis, ke tankoj pereos pro rapide evoluantaj kaj bone distribuantaj kontraŭtankaj armiloj. La infanterianoj ricevis malmultekostajn ka efikajn armilojn kontraŭ tankoj, kiuj estis aktivigataj jam en la nivelo de trupo. Ankaŭ alveno de helikopteroj, tiuj ĉi tankaj Nemesis, grave endanĝerigis la postenojn de tankoj en la batalkampo. Eĉ kiam ankaŭ la tankoj senĉese estis pliperfektigataj, la ties nombro mem kaŭzis, ke oni devis konsideri ilin grave. Unu el la netaksigeblaj avantaĝoj de tankoj estas ties eksterordinara alta kapablo supervivi nuklean eksplodon kaj do konservi almenaŭ limigitan batalpretecon en nuklea milito, kun kiu ambaŭ ĉefaj armeaj blokoj kalkulis, okaze de reciproka konflikto, kiel en certeco. Novepokaj konfliktoj ankaŭ montris, ke la infanterio povas kaŭzi perdojn al sturmantaj tankoj, sed ĝi mem ne haltigos ilin. La plej konvena kaj la plej disvastiĝinta kontraŭtanka armilo fariĝis kontraŭtankaj telekondukataj pafaĵoj. Sed ankaŭ kontraŭ ili jam ekzistas defendo en formo de aktiva kaj reaktiva blendado. Ĝenerale oni kredas, ke problemo de likvido de kvanto de la malamikaj tankoj solvos batalaviadilaro. En la praktiko eĉ ne tio konfirmis, dum agadoj de taĉmentoj de NATO en la eksa Jugoslavio, serboj alfrontis al fluga superforto per simpla dislokigo de maketoj de tankoj laŭlonge laŭ vojoj kaj en tereno. Dum la tuta periodo de flugatakoj ili estis senigitaj sole je kelke da tankoj. Man-en-mano kun tio estas plibonigataj ankaŭ tankoj. Konstruistoj klopodas proponi kaj konstrui tankojn, kiuj kapablos defendi sin ankaŭ kontraŭ flugbatoj.

La ĉefa direkto en la evoluo de tankoj estas plialtigo de moviĝemo konservante rezistforton kaj pafforton kaj precipe strategian moviĝemon, t.e. transporteblecon per aviadilaro.

Antaŭ la jaro 1989 redakti

Situacio redakti

Post la milito la situacio ŝanĝiĝis. El la amikoj fariĝis la malamikoj; Sovetunio subskribis kun ŝtatoj de Orient-Eŭropo Varsovian kontrakton (ĝi estis subskribita la 14-an de majo 1955 en Varsovio) kaj Usono kreis komune kun landoj de Okcident-Eŭropo NATO-n (la organizo estis fondita la 4-an de aprilo 1949 per subskribo de la t.n. Vaŝingtona kontrakto). La progreso en armeaferoj sekve realiĝis precipe en tiuj ĉi du tendaroj.

Koreio redakti

Norda Koreio ekatakis la 25-an de junio 1950 Sud-Koreion. Ĝi aktivigis dum tio grandegajn kvantojn de tankoj kaj memmovigaj kanonoj, kiuj estis liveritaj el Sovetunio. La sudkoreia armeo havis kontraŭ tio nenian ŝancon kaj ĝi estis laŭvorte laminita devante retiriĝi ĝis haveno Pu-San. Tankoj T-34 kaj memovigaj kanonoj SU montriĝis tiel progresivaj, ke ankoraŭ usonanoj kaj iliaj aliancanoj, venintaj helpi Sud-Koreion, havis nenion egalvaloran kontraŭ ili, krom tankoj M26 Pershing (sed tiuj venis iom malfrue). Tio ĉi estis unusolaj aliancanaj tankoj, kiuj sciis haltigi T-34, kaj ili estis en sufiĉa kvanto. Ĉi tie unuafoje montriĝis, ke aviadilaro scias neniigi la tankoj, sed nesciante mem en defendo sur malgranda spaco haltigi ilin.

Vietnamio redakti

Unue oni pensis, ke tankoj havos problemojn en ĝangalo. Sed tio estis nur duona vero - tankoj havis en la ĝangalo eĉ siajn avantaĝojn.

  • pli facile ili veturis tra kreskaĵaro, kiu nur malrapidigis la infanterianojn;
  • la ĝangalo ombrigis ilian elrigardon same kiel al iliaj kontraŭuloj, do atakante ili povis registri sukceson.

Tion montris nordvietnamiaj soldataroj per tankoj T-54 fine de milito, kiam ili gvidis el Laoso en la jaro 1973 efikan ofensivon, kiu preskaŭ humiligis sudvietnamianojn. Jam je du jaroj pli poste iliaj tankaj taĉmentoj kreis ŝtalan kaptilon de atako, kiun post kelke da monatoj finigis 10 jarojn daŭranta konflikto, kiam la 1-an de majo 1975 ili konkeris Sajgonon. Sed usonanoj sukcesis repuŝi iliajn unuajn provojn aktivigi tankojn PT-76 kaj T-34. Usonanoj mem eluzis sian kirasitan teknikon nur kiel moviĝemajn fortikaĵojn negvidante per ili efikan moviĝeman militon. La ties kaŭzo estis marĉoriĉa tereno, kiu en la praktiko ĉie malebligis la aktivigon de peza tekniko. La vojoj estis plimulte senĉese enminitaj de diversigantoj kaj partizanoj, kaj do la usonaj kirasitaj veturiloj en la lando nur suferis.

Proksima Oriento redakti

Kun la estiĝo de Israelo arabaj ŝtatoj ne volis repaciĝi. Ambaŭflanke estis uzitaj relative fortaj tankaj brigadoj, ĉar tiea pejzaĝo havis por tio proporcie bonan terenon. Sed la tankajn batalojn principe influis aviadilaro kaj blenda telekondukata pafaĵo (por longa tempo simbolo de Proksima Oriento). La arabaj ŝtatoj uzis tankojn precipe de la soveta konstruo. Israelo el propraj spertoj evoluigis propran brilan tankon Merkava.

Post la jaro 1989 redakti

La plej granda batalo post la jaro 1989 estis la Golfa Milito de 1990 kaj 1991. En la iraka flanko estis ĉirkaŭ 4200 tankoj precipe de la soveta konstruo. Sed tiuj estis malforte ekipitaj kaj ankoraŭ pli malforte gvidataj. En la sekvanta batalo kontraŭ helikopteroj kaj aviadiloj A-10 Thunderbolt-II ili estis sen kontraŭaera defendo dekumitaj kaj sekve per la usonaj tankoj M1A1 Abrams masakritaj. Granda kvanto de la tekniko estis ankaŭ forlasita de la hom-ekipoj.

Muzeoj pri tankoj redakti

En pluraj lokoj kaj landoj ekzistas muzeoj, kiuj prezentas la historion pri tankoj kaj montras aŭtentikajn specimenojn, ekzemple:

  • Ekzistas en la urbo Saumur (49, Francio), en kiu ankaŭ troviĝas la franca militista lernejo pri tankoj, gravega historia muzeo kiu prezentas specimenojn de ĉiuj ekzistintaj tankoj.[3]
  • Tankomuzeo de Kubinka (Rusio), ruse Бронетанковый музей в Кубинке
  • Germana tankomuzeo en Munster, germane Deutsches Panzermuseum Munster
  • „La Tankomuzeo“ (angle The Tank Museum) en Bovington Camp (Britio)
  • La Milit-Teĥnika Muzeo Lešany en la distrikto Benešov (Ĉeĥio)
  • Tankomuzeo Thun (Svislando)
  • Muzeo Generalo George Patton (angle General George Patton Museum en Fort Knox (Usono)[4]

Interesa etimologio

kvankam la vorto ''panzero'' ne ekzistas en esperanto, la germana ''panzer'' (= tanko), estas ofte internacie konata. Estas ĝi kiu aperas mallongigita per la literoj Pz, kiuj estas uzataj por nomi la germanajn tankojn en la nunjena artikolo. Sed punkto malpli konata estas ke tiu vorto ''panzer'' fontas el la mezepoka franca vorto ''pansière'', kiu nomis la subventran protektilon de la rumeno (en la franca ''la panse''), de batalcxevalo.

Referencoj redakti

  1. Heinz Guderian, Erinnerungen eines Soldaten („memoroj de soldato“) ISBN 38-7943-693-2
  2. Erich von Manstein, Verlorene Siege („perditaj venkoj“) ISBN 37-6375-253-6
  3. Musée des Blindés de Saumur (oficiala retejo). Alirita 2016-08-27.
  4. General George Patton Museum and Center of Leadership. Arkivita el la originalo je 2008-06-24. Alirita 2016-08-27.