Hitman 2: Silent Assassin

Hitman 2: Silent Assassin estas videoludo de la ĝenro ŝtelmova pafludo kreita de IO Interactive kaj publikigita en 2002 por Vindozo, Xbox kaj PlayStation 2.

Hitman 2: Silent Assassin
Disvolvo IO Interactive
Eldoninto Eidos Interactive
Distribuo Steam
Muziko Jesper Kyd
Serio Hitman
Antaŭita de Hitman: Codename 47
Sekvita de Hitman: Contracts
Platformo Vindozo
Ĝenro Ŝtelmova pafludo
Ludomaniero Unuope
Necesaj komponaĵoj Vindozo 98/XP/7; Pentium III 550 MHz; 128 MB da RAM; Grafika karto kun 16 MB da RAM; 700 MB da libera spaco sur malmola disko
PEGI-klasifiko PEGI 16
ESRB-klasifiko Mature (Adoltoj) 17+
vdr

Temo redakti

Post la fino de la antaŭa epizodo, 47 trovas rifuĝon en Sicilia monaĥejo, en kiu kune kun Pastro Vittorio kondukas trankvilan kaj serenan vivon. La situacio komplikiĝas, kiam la religiulo estas forŝtelita de loka mafia grupo.

47, ekkoncsiinte pri tio, ke lia murda vivo kaj liaj pasintaj agoj daŭros esti ĉiutagaj, ekkontaktas sian malnovan agentejon tiel, ke li povu ricevi helpon por la serĉo de Pastro Vittorio.

47 vojaĝos en varispecajn lokojn en la mondo: de Sankt-Peterburgo ĝis Sicilio, de Malajzio ĝis Afganio, de Japanio ĝis Barato.

Priskribo redakti

Grafike, Silent Assassin povas funkcii en la komputila versio kaj per Direct3D kaj per OpenGL. La ludo ĝojas en granda longviveco pro tio, ke ekzistas multaj metodoj por kompletigi ĉiun mision.

Nature, sinteno silenta aŭ perforta akiras malasaman taksadon en la fino de la nivelo. Por atingi la takson Silent Assassin (la plej bonan ekzistantan takson), oni devas kompletigi la mision mortigante nur la celon; obtenante la takson Silent Assassin oni povas malbloki potencajn plusajn armilojn, kiel M4 kaj la silentigitajn silverballers.

Misiolisto redakti

  • La Sanktejo de Gontranno
  • Anatemo
  • Atenco en Sankt-Peterburgo
  • Renkontiĝo en la Parko Kirov
  • Metroa fuĝo
  • Invito al Festo
  • Postsekvante Yamamoto-n
  • La Kaŝita Valo
  • Ĉe la Kradpordo
  • Ŝako al Shogun
  • Murdo en la Subteraĵo
  • Nokta Deĵortempo
  • Murdo en la Kuvo
  • Murdo en la Bazaro
  • Atako al la Procesio
  • La Galerio
  • Embusko ĉe la Templo
  • La Morto de Hannelore
  • Fina Gastigo
  • Sankt-Peterburgo Revizitata
  • Liberiĝo en Gontranno

Muzikoj redakti

La muzikojn, kiel en la aliaj ĉapitroj de la serio Hitman, verkis Jesper Kyd.