Hitzkirch

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hitzkirch (stacidomo).

Hitzkirch estas komunumo en la distrikto Hochdorf, en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 4589 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Hitzkirch
Preĝejo de Hitzkirch.
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Hochdorf
Koordinatoj  47° 13′ 31″ N 8° 15′ 44″ O / 47.22528 °N, 8.26222 °O / 47.22528; 8.26222 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 31″ N 8° 15′ 44″ O / 47.22528 °N, 8.26222 °O / 47.22528; 8.26222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4589
Areo 28,30 km²
Alteco 498 m super marnivelo
Poŝtkodo 6285
Komunumkodo 1030
vdr

Geografio redakti

La komunumo situas en la orienta flanko de la valo Seetal inter la Lago de Hallwil norde kaj la Lago de Baldegg sude.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Hitzkirch limas en nordokcidento kaj ankaŭ per sia enklavo norde la la Lago de Hallwil al Altwis kaj Aesch, norde al Schongau oriente al Beinwil (Freiamt), Buttwil kaj Geltwil (ĉiuj tri en Kantono Argovio), sude al Hohenrain, sudokcidente al Römerswil, kaj okcidente al Ermensee, kaj per sia enklavo norde de la Lago de Hallwil ankaŭ al Beromünster.

Trafiko redakti

Hitzkirch diponas pri haltejo de la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Lucerno, la tiel nomita Seetal-Fervojo kaj ankaŭ estas konektita per du buslinioj al la publika trafikreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Hitzkirch datiĝas el la jaro 1230 kiel Hiltschilche.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2009 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Hitzkirch, Gelfingen, Hämikon, Mosen, Müswangen, Retschwil kaj Sulz estis unuigitaj, konservante la nomon de la plej granda el la 7 komunumoj, nome Hitzkirch.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti