Ludo>>tabulludo


Hive

emblemo

surtabla ludo
Eldondato 2001
vdr

Hive (abelujo) estas strategia ludo por du ludantoj. John Yianni verkis ĝin. Gen Four Two eldonis ĝin en 2001. La pecoj montras bildojn de 5 diversaj cimoj. Kiel en ŝako kaj similaj ludoj, ĉiu peco havas propran regulon por moviĝi. La grupo de cimoj enkondukita en la ludon ĉiuj devas tuŝi unu la alian; la aro estas nomata "la abelujo", kaj neniam rajtas esti apartigata en du abelujojn.

Regularo redakti

CELO:

  • Kapti la reĝinan abelon de la kontraŭulo, per okupado de ĉiuj ses najbaraj lokoj ĉe la reĝino.

EKIPAĴOJ:

  • 22 sesangulaj kaheloj (po 11 de ambaŭ koloroj)
  • 1 sako (3-a eldono)
  • (Ne estas tabulo; oni povas ludi sur iu ajn ebena surfaco.)

KOMENCO:

  • Komence estas neniuj pecoj sur la tablo. (Ludantoj aldonas pecojn dum la ludado.)

LUDADO:

  • Ludantoj alterne havas vicojn. Je sia vico, ludanto faras unu el la du sekvaj agoj. (Se neniu ago eblas, la ludanto simple pasas.)
    • Meti novan pecon el la pecaro sur la tablon.
      • (La reĝina abelo devas esti metata ene de la unuaj 4 vicoj de la posedanto.)
    • Movi jam metitan pecon al nova loko.
      • (Ludanto ne rajtas movi pecon ĝis sia reĝino estas metita.)

METI PECON:

  • La unua ludanto simple elektas pecon kaj metas ĝin sur malplenan tablon.
  • La unua peco de la dua ludanto devas tuŝi (flanko al flanko) la unuan pecon de la unua ludanto.
  • Ĉiuj postaj pecoj metataj devas tuŝi almenaŭ unu samkoloran pecon, kaj ne rajtas tuŝi malsamkoloran pecon.
    • Povas esti ke skarabo sidas sur alia(j) peco(j). Nur la koloro de la plej supra peco en loko gravas por meto de nova peco.

MOVADO:

  • La regulo "Unu abelujo" ĉiam validas, eĉ en la mezo de movado de unu peco de unu loko al alia. Neniam povas esti ke la abelujo estas diskonektata.
  • Neniu peco rajtas eniri lokon krom se eblas sen movado de apudaj pecoj. (La moviĝantaj pecoj ne leviĝas super la ludsurfaco.) Estas du esceptoj pro speciala movado de la Skarabo kaj Akrido.
  • Estas 5 malsamaj specoj de cimaj kaheloj en HIVE.
    • REĜINA ABELO - iras je distanco 1, al najbara loko.
    • FORMIKO - iras je iu ajn distanco, al iu ajn loko.
    • SKARABO - iras je distanco 1, al najbara loko.
      • Krome estas speciala ago: la skarabo anstataŭe rajtas grimpi sur la peco(j)n en najbara loko, aŭ grimpi de alia peco al alia loko (ĉu okupata ĉu malplena).
        • Se loko havas skarabo(j)n, nur la plej supra peckoloro gravas kiam oni metas novan pecon. Skarabo rajtas grimpi sur plurajn pecojn en sama loko.
        • Pecoj sub skaraboj ne rajtas moviĝi.
    • AKRIDO - nur povas superalti aliajn pecojn (laŭ unu el la ses direktoj, tra flanko de sia sesangulo). Ĝi devas iri super almenaŭ unu alia peco, tiam ĝi surteriĝas en la unua malplena loko, kiun ĝi eniras.
    • ARANEO - iras je distanco 3, al iu ajn loko kiu malproksimas je 3 loko (kutime nur estas 2 tiaj ebloj). (Do araneo estas kiel pli limigita versio de formiko.)
  • Ankaŭ estas tri pliaj kaheloj, kiujn oni povas aĉeti aparte, aŭ en versio nomita "HIVE Carbon".
    • MOSKITO - iras kiel alia cimo, kiun ĝi tuŝas je komenco de vico.
      • Se moskito nur tuŝas alian moskiton, ĝi ne rajtas moviĝi.
      • Se moskito agas kiel skarobo kaj iras supren de abelujo, ĝi devas agi kiel skarobo ĝis ĝi iras malsupren.
    • KOKCINELO - iras je distanco 3; 2 supre de la pecaro kaj 1 malsupren
      • Ĝi ne povas moviĝi ĉirkaŭ abelujo, kaj ne povas finiĝi supre de la abelujo.
    • ONISKO - iras je distanco 1, al najbara loko
      • Krome estas speciala ago: la onisko anstataŭe rajtas movi alian pecon (de iu ajn ludanto) je distanco 2, unue supren sur ĝi mem kaj poste denove suben al najbara loko.
        • Ĝi ne rajtas movi la pecon kiun la alia ludanto ĵus movis
        • Ĝi ne rajtas movi pecon kiu troviĝas en staplo
        • Plue, la peco movita de la onisko ne povas esti denove movita dum la sekva vico (de la alia ludanto).

LA REGULO "UNU ABELUJO"

  • Peco ne rajtas moviĝi se estos du apartaj abelujo, eĉ nur dum la movado.

FINO:

  • Reĝina abelo estas kaptata kiam ĉiuj sia ses flankaj havas pecon. (Ne gravas kiu ludanto posedas la ĉirkaŭantajn pecojn).
    • Egala rezulto eblas se movo samtempe okupas la sesan najbaran lokon de ambaŭ reĝinoj.
    • Egala rezulto eblas se neniu ludanto povas ĉirkaŭi la reĝinon de la alia, kaj la ludantoj konsentas pri tio.

Eksteraj ligiloj redakti