Hjalmar Magnus EKLUND (naskiĝis la 12-an de januaro 1880 en Turku, mortis la 10-an de junio 1937 en Parainen) estis Finna idisto.

Hjalmar Eklund studis matematikon, fizikon kaj filozofion ĉe l' universitato de Helsinki kaj diplomitiĝis en 1903. En 1906 li laboris en la fonetika laboratorio de la historilingvistika sekcio. Eble de tiam li interesiĝis pri lingvoj kaj, kiel matematikisto-logikisto, pri artefaritaj lingvoj.

De 1906 ĝis 1918, Eklund laboris kiel instruisto en diversaj gimnazioj en Turku kaj Pori. Samatempe li daŭrigis sian studadon: en 1911 li fariĝis laŭreato pri filozofio. Li studis ankaŭ en Germanio: en 1909 kaj 1910 en Göttingen (matematiko), en 1913 en Leipzig (filozofio) kaj en 1914 denove en Göttingen (filozofio). Liaj plej gravaj verkoj estis en 1916 Russells antimoni och andra paradoxala motsägelser. Logiska undersökningar kaj en 1918 en la Norvega revuo Nyt Tidskrift for MatematikÜber Mengen, die Elemente ihrer selbst sind”.

Hjalmar Eklund estis ankaŭ ateisto kaj skribis kontraŭ religioj kritike sed objektive. Krome li estis socialisto kaj laboris kiel ĵurnalisto. Li helpis ĉe Arbetet (“La Laboro”) ĵurnalo en Turku. En 1918 en Finnlando ekflamis interna milito inter blankuloj (dekstruloj) kaj ruĝuloj (maldekstruloj). La socialistoj malvenkis, kaj Eklund estis enkarcerigita pro partopreno en la ribelo, sed li liberiĝis en novembro 1918.

En 1919 Eklund iĝis ĵurnalisto de Demokraatti (“Demokrato”) en Turku. Li skribis multajn artikolojn pri Ido en tiu ĵurnalo. Tiutempe li publikigis sian ĉefan verkon Idistan en la Finna lingvo: Ido-kielen kielioppi (“La Gramatiko de la Ido-lingvo”).

Poste en 1919 li estis nomumita kiel la unua sekretario de la ĵus fondita “Laborista Kleriga Ligo” (Työväen sivistysliitto). En 1926 li revenis de Helsinki al Turku kaj laboris kiel asekurmatematikisto ĉe la kompanio “Sampo” ĝis 1933. Li mortis en 1937 nur 57-jaraĝa.