Ho, mia kor'

poemeto, fare de Zamenhof, eldonita en la Unua Libro

Ho, mia kor' estas fama poemeto de Ludwik Lejzer Zamenhof, verkita nelonge antaŭ eliro de la Unua Libro en 1887. La plena teksto de la oklinia poemeto legeblas interalie en la reta universala biblioteko vikifontaro, kaj sekve.

Ho, mia kor’
poemo
Aŭtoroj
Aŭtoro L. L. Zamenhof
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 26-a de julio 1887
vdr

Plena teksto redakti

Jen la teksto de la poemo:

Ho, mia kor'
Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor’!
Ho, mia kor’! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor’?
Sufiĉe! trankviliĝu de l’ batado,
Ho, mia kor’!

Priskribo redakti

La poemo estas en kvinjambo, kun kroma senakcenta silabo ĉe versfino (ina rimo) por la paranumeraj versoj. La lastaj (4-a, 8-a) versoj de ĉiuj strofoj estas katalektaj, kun nur du jamboj. La rimskemo estas ABAB CBCB. La refreno “Ho, mia kor’” ripetiĝas tra la poemo, simile al rondaŭo.

La poemo uzas la temon de bateganta koro por ilustri la maltrankvilon de la poeto pri la sukceso de lia lingvoprojekto Esperanto (la poemo estis eldonita ene de la Unua Libro, per kiu Zamenhof publikigis sian lingvon).

Edmond Privat komentis jene pri la poemeto:

 
 En tiaj tagoj Zamenhof verkis versaĵon tre mallongan. Ĝi sonas iom kiel spirado malfacila de homo suprenkurinta kvin etaĝojn de ŝtuparo kaj staranta antaŭ pordo halte. 
— Edmond PrivatVivo de Zamenhof

Historio redakti

La poemo estis verkita nelonge antaŭ eliro de la Unua Libro en 1887; tial, ĝi estas la unua originala beletraĵo eldonita en Esperanto. La aliaj tekstoj en la Unua Libro estis aŭ tradukoj aŭ pedagogiaĵoj; la poemo “Mia penso” eble estis verkita pli frue (en Pra-Esperanto), sed estis eldonita nur poste.

Marjorie Boulton tradukis la poemon en la anglan lingvon (“O heart, my heart, O do not throb so wildly,”) en sia biografio de Zamenhof.[1]:38[2]

Referencoj redakti

  1. Boulton, Marjorie. (1960) Zamenhof, Creator of Esperanto (angle). Londono: Routledge and Kegan Paul.
  2. Dumain, Ralph. Du poemoj de L. L. Zamenhof tradukitaj de Marjorie Boulton (esperante). Ĝirafo (2012-12).

Eksteraj ligiloj redakti