vidu hobito

Hobbit – nomo de familio de procesoroj far firmao AT&T. La procesoroj estis celitaj por poŝkomputiloj kaj komunikiloj (ekz EO Communicator). Ĝuste la procesoroj estis uzitaj por dumprojektaj specimenoj de Newton MesagePad far firmao Apple. Ankaŭ estas interese, ke sur Hobbit estis projektita operaciumo BeOS. Teknike la procesoroj estis sufiĉe interesaj. Ili uzis sistemon de komandoj CRISP (C-machine Rational Instruction Set Processor), kiuj kunigis kalkulpovon de RISC-procesoroj kaj kompaktecon de programoj por CISC-procesoroj. La familio estis fabrikita en kolektoj de ĉiparoj:

  • ATT92010 – ĉefprocesoro kun kontrolilo de memoro;
  • ATT92011 – sistema kontrolilo, kiu laboris kun subsistemo de energinutro kaj kontrolilo de interrompoj. La lasta estis okupita pri elekto kaj diĉifrado de komandoj el memoro kaj laboro kun sistema buso;
  • ATT92012 – kontrolilo de PCMCIA, kiu permesis komuti ĝis kvar tabuloj PCMCIA;
  • ATT92013 – kontrolilo de flankaparataro, kiu okupiĝis pri kunlaboro de sistema buso de Hobbit kaj 8- aŭ 16-bitaj aparatoj komutitaj per buso, kongrua al buso ISA. La kontrolilo permesis alkomuti ĝis 8 aparatoj.

Frekvenco de la procesoro estis 20 MHz kun kalkulpovo 13.5 MIPS. Uzita tensio estis 3.3-5 V kaj uzita povo 515 mW. Ĝenerale Hobbit estis plena kolekto por produkti komputiletojn (poŝkomputilojn, komunikilojn, mezurilojn kma). AT&T ankaŭ projektis pli kalkulpovajn Hobbitojn (92020S, 92020M, 92020MX, 92021MX) tamen evoluo de procesora arkitekturo de ARM kaj komerca sukceso de Newton MessagePad kun procesoro ARM 610 baris plian evoluon de Hobbit.