Hofheim am Taunus

komunumo de Hesio en Germanio

Hofheim am Taunus estas germana urbo en la federacia lando Hesio, iom okcidente de Frankfurto ĉe Majno. Ĝi estas la administra centro de la distrikto Main-Taunus, parto de la distriktaro Darmstadt. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 40 371 loĝantojn.

Hofheim am Taunus
Blazono
Hofheim am Taunus (Germanio)
Hofheim am Taunus (Germanio)
DEC

Map

situo de la komunumo en la distrikto
situo de la komunumo en la distrikto
ĉefurbo de distrikto en Germanio • urbeto • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Main-Taunus
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06192, 06122, 06198
Poŝtkodo 65719
Aŭtomobila kodo MTK
Oficiala Municipokodo 06436007
LOCODE DE HFH
Subdivido 7 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Gisela Stang
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Chinonplatz 2
65719 Hofheim am Taunus
Demografio
Loĝantaro 40371 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 5′ N, 8° 27′ O (mapo)50.0875694444448.4447222222222Koordinatoj: 50° 5′ N, 8° 27′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 136 m
Areo 57,38 km²
Oficiala retejo https://www.hofheim.de/
vdr

Geografia situo redakti

Hofheim situas ĉe la suda rando de la mezalta montaro Taunus inter la urboj Wiesbaden kaj Frankfurto ĉe Majno proksime de la germanaj aŭtovojoj A 66 kaj A 3. Tra la urbo fluas la rivereto Schwarzbach.

 
la malnova urbodomo de Hofheim
 
la eŭropa Baha'i-templo en Hofheim

Vidindaĵoj redakti

  • malnova urbodomo de la jaro 1529
  • mezepoka urba muro kaj ties malsupra pordego
  • akvokastelo ĉe Kellereiplatz
  • Kellereigebäude de la jaro 1720
  • sorĉista turo
  • urba muzeo en strato Burgstraße
  • historia gastejo Landsberg (obere Hauptstraße)
  • katolika preĝejo St. Peter und Paul de la jaro 1642
  • panorama turo Meisterturm de la jaro 1928 (sur monteto Kapellenberg)
  • pregejeto de la jaro 1772 sur tiu monteto
  • la sola templo de la religia komunumo Baha'i (Bahaa Religio) en Eŭropo

Krome tre rekomendindas viziti la termobanejon Rhein-Main-Therme en Hofheim, unu el la plej vizitataj tiaspecaj ripozejoj en la regiono.

Urbopartnerecoj redakti

Hofheim am Taunus havas ĝemelecojn kun jenaj urboj:

Eksteraj ligiloj redakti