Hogwarts

fikcia brita lernejo en Harry Potter

La Lernejo Hogvarto pri Magio kaj Sorĉarto (Hogwarts en la angla kaj Porkalo en la esperanta traduko[1]) estas lernejo de magio por junuloj kun aĝo inter dek unu kaj dek sep jaroj. Ankaŭ estas scenaro de la sep libroj de serio Hari Poter, kreita de J.K. Rowling.

Hogwarts
Hogwarts School of Witchcraft and Wizardry
emblemo
wizard school in Harry Potter universe
Komenco 10-a jarcento vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Hogwarts Castle
Moto Draco dormiens nunquam titillandus
Fondinto(j) Godric Gryffindor • Salazar Slytherin • Rowena Ravenclaw • Helga Hufflepuff vd
Ĉefestro(j) Armando Dippet • Albus Dumbledore • Dolores Umbridge • Albus DumbledoreSeverus SnapeMinerva McGonagall vd
Lingvoj

angla lingvo

Posedata de Ministerio pri Magio vd
vdr
la magia lernejo kastelo Hogwarts en la parko Insulo de Aventuroj en Orlando

La lernejestro de Hogvarto estis Albus Dumbledore ĝis la sesa libro, kiam li estis murdita de Severus Snape. Post tio, Minerva McGonagall estas la nova lernejestro.

La moto de la lernejo estas "Draco dormiens nunquam titillandus." ("Dormantan drakon neniam tiklu.")

Etimologio redakti

Estas populara sorĉa teorio, ke la legenda sorĉistino Rowena Ravenclaw, kiu poste iĝis unu el kvar fondintoj de la lernejo en la 10-a jarcento, elpensis la nomon Hogwarts post sonĝado pri veruka porko aŭ apro (warty hog), kiu en sia sonĝo kondukis ŝin al klifo apud lago. Estas nekonate, tamen, ĉu tio efektive estas vera.[2]

Historio redakti

La deka jarcento estis danĝera tempo por sorĉistinoj kaj sorĉistoj, kiuj estis persekutitaj fare de nesorĉistoj malamikaj al magio. Tial, tiam la lerneja kastelo estis konstruita ie en la malabunde loĝataj Skotaj Altebenaĵoj, kaj kaŝita per multaj ensorĉoj kaj aliaj magiaĵoj de la lernejaj fondintoj Godric Gryffindor, angla prononco laŭ IFA-transskribo [ɡɑdɹɪk ɡɹɪfɪndɹ̩], Rowena Ravenclaw [roʊˈiːnə ˈɹeɪvənklɔː], Helga Hufflepuff [ˈhɛlɡə hˈʌfə͡lpˌʌf] kaj Salazar Slytherin [ˈsalazɑɹ ˈslɪðərɪn] (la persona nomo estas origine eŭska, "malnova halo", hispane ĝi akcentiĝas je la lasta silabo [salaˈθaɾ] en norda aŭ [salaˈsaɾ] en suda Hispanio), por igi maleble ke nesorĉistoj trairu la teritorion. Ĉar anstataŭ la grandega kaj impona lernejo, ĉiu preterpasanta nesorĉisto nur vidus ruinojn kaj signojn avertante pri danĝero.[2] La kvar "domoj" de la lernejo, internulejoj kaj fakte kvar unuopaj lernejoj en unu historia, gotika kastelo, kies unuopaj lernantoj havas multajn klasojn sendepende de la klasoj de la aliaj "domoj", estas honore nomitaj laŭ la kvar legendaj sorĉistaj fondintoj.[3]

Referencoj redakti