Hohenzollern-Hechingen

Hohenzollern-Hechingen estis historia lando en la teritorio de la nuna germana federacia lando Baden-Virtembergo, kiu ekzistis de 1576 ĝis 1849. Ĝi estas regata de la samnoma dinastio Hohenzollern-Hechingen, la ŝvaba, katolika branĉo de la dinastio Hohencolernoj (protestanta, reganta en reĝlando Prusio).

Hohenzollern-Hechingen
1576 – 1850

graflando • state in the Confederation of the Rhine • nobela familio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj

Sankta Romia Imperio

vdr

Hohenzollern-Hechingen estis graflando, ekde 1623 princlando, en la Sankta Romia Imperio. Poste ĝi membris en la Rejna Federacio kaj en la Germana Federacio ĝis 1849, kiam la lando kune kun Hohenzollern-Sigmaringen estis kunigita kun reĝlando Prusio. Inter 1945 kaj 1952 la iamaj du hohencolernaj landoj estis kunigita kun parto de Virtembergo al federacia lando "Württemberg-Hohenzollern", kiu poste kuniĝis kun siaj du najbaroj al Baden-Virtembergo.