Temas pri... “Tajvana lingvo” alidirektas ĉi tien. Ĉi tiu artikolo temas pri ĉina lingvo. Por informoj pri la aborigenaj lingvoj de Tajvano, vidu la artikolon formozaj lingvoj.

La hokla lingvo (ofte nomata ankaŭ la tajvana lingvo aŭ la hokkiena lingvo) estas la lingvo denaske parolata en Fuĝjano kaj de ĉirkaŭ 70% de la loĝantaro de Tajvano, la hokloj. Iuj konsideras ĝin kiel dialekton de la mina lingvaro de la ĉinaj lingvoj. Hokloj kaj ilia lingvo troviĝas ankaŭ en Malajzio, Filipinoj, Singapuro, Birmo, Tajlando kaj Indonezio. Tio estas la hokla diasporo en Sudorienta Azio. Ekzistas kelkaj sistemoj por skribi la hoklan: per logogramoj kun bopomofoj, per logogramoj kun strekaj kanaoj, per logogramoj, per logogramoj kun romliteroj, kaj per kelkaj romliteraj sistemoj, nome Pe̍h-ōe-jī (POJ), Bbánlám pìngyīm, Daighi tongiong pingim, Moderna Laŭvorta Tajvana (MLT), Phofsit Daibuun, Tâi-uân Lô-má-jī Phing-im Hong-àn, kaj la Tajvanlingva Fonetika Alfabeto (TLPA). Ekzistas almenaŭ 11 metodoj por skribi la hoklan.

Vidu ankaŭ redakti

Aliaj projektoj redakti