Holbav (hungare Holbák, germane:Holbach) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Braşov. En 1910 ĝi nombris 1299 loĝantojn (rumanoj), en 1992 1506. Ĝia unua skriba mencio estis en 1589. Ĝi estis loĝita de rumanoj koloniigitaj el Muntenio. En la 19-a jarcento ĝi havis arĝint-kaj plumbminejojn. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Fogaras vármegye). Administre ĝi apartenas al Vulcan.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti