Holnap Irodalmi Társaság

Holnap Irodalmi Társaság (Holnap) (Literatura Societo Holnap) estis literatura kolektivo en Nagyvárad inter 1908-1911. Ĝi estis grava momento en historio de la moderna hungara literaturo.

Historio redakti

Ĝi eldonis en septembro de 1908 la antologion A Holnap kun enkonduko de Sándor Antal kun poemoj de Endre Ady, Mihály Babits, Béla Balázs, Ákos Dutka, Tamás Emőd, Gyula Juhász kaj Jutka Miklós. Ili prezentiĝis antaŭ publiko la 27-an de septembro 1908 okze de la datreveno de János Vajda. La Societo fondsidis la 14-an de oktobro. La prezidanto estis Sándor DÉNES, ekde novembro de 1909 Mihály NAGY, la vicprezidanto Gyula Juhász. La Societo organizis literaturajn recitaloj kaj belartajn ekspoziciojn. En marto de 1909 oni eldonis novan antologion en Budapeŝto kun enkonduko de Boldizsár KOLLÁNYI titolita A Holnap új versei. Második könyv. La Societo post foriro de Gyula Juhász el Nagyvárad ĉesis.

Fonto redakti

  • Új Magyar irodalmi Lexikon, Akadémiai Kiadó, Budapest, 1994.

Eksteraj ligiloj redakti