Holzhausen an der Haide

komunumo en Rejnlando-Palatinato, Germanio

Holzhausen an der Haide - prononco [HOLTShaŭzn an der Hajde] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Lahn de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1 189 loĝantojn.

Holzhausen an der Haide
Blazono
Holzhausen an der Haide (Germanio)
Holzhausen an der Haide (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Rhein-Lahn
Komunumaro Verbandsgemeinde Nastätten
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06772
Poŝtkodo 56357
Aŭtomobila kodo EMS
Oficiala Municipokodo 07141060
Politiko
Komunumestro Frank Hofmann
Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister
Partio de komunumestro FWG
Adreso de la administrejo Bahnhofstraße 1
56355 Nastätten
Demografio
Loĝantaro 1189 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 13′ N, 7° 55′ O (mapo)50.2208333333337.9111111111111Koordinatoj: 50° 13′ N, 7° 55′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 400 m
Areo 8,47 km²
Oficiala retejo https://www.gemeinde-holzhausen.de/
vdr

Holzhausen an der Haide apartenas al la mezalta montaro Taunus, kaj ankaŭ administre apartenas al la komunumaro Nastätten, kiu grupigas plurajn etajn komunumojn, por komune plenumi difinitajn taskojn. La lokuloj nomas la teritorion de la komunumaro Blaues Ländchen ("blua landeto"), kaj regule aperanta informilo de la administrejo same portas tiun nomon.

Historio redakti

La teritorio ĝis la jaro 1806 apartenis al la landgraflando Hesio, kaj post mallonga okupiĝo per la armeo de Napoleono en 1816 iĝis parto de la duklando Nassau. En 1866 ĝi estis aneksita de reĝlando Prusio post la Prusia-Aŭstria milito kaj fariĝis prusia provinco "Hesio-Nasaŭo". Post la Dua Mondmilito, kiam Prusio estis dissolvita, la komunumo ekapartenis al la nuna federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Eksteraj ligiloj redakti

 
 
Nicolaus August Otto
 
Naskiĝdomo de Nicolaus August Otto