Homa naturo estas esprimo enhavanta komplekson de konceptoj kiuj provas respondi al la demando: homo, kiu vi estas? Eblas ke la respondo, unuavide, aperu simpla kaj facila, sed se apenaŭ oni ekkonsideras, ekzemple, naziismon kaj marksismon kaj kristanismon ktp, tuj oni komprenas, ke la respondo al tiu demando ne povas esti unusenca kaj foje svagsenca. La unuaj du, kvankam malsamaj, havas la saman koncepton pri homa naturo, sed ambaŭ ne akceptas eĉ ĝin batalas la kristanan koncepton aŭ tiun, implicitan, de multaj tradicioj kaj filozofioj. Se poste iu konsideras la interferon de neŭrosciencoj, kies scienculoj, foje, enkondukas en la difinon pri la homa naturo elementojn foje helpantajn kaj foje senrajtajn kvazaŭ la homa naturo estus ĉerpebla kaj analizebla el la fizikaj aspektoj kaj funkcioj de la cerbo, oni vidas ke ne eblas ĉiekonsentita difino.

Diversaj difinoj redakti

Por la tradiciaj kulturoj kaj filozofioj, la homa naturo estas io stabila, io preciza idente reproduktita en ĉiu homo, el kiu devenas lia kapablo rilati kaj lia digneco kaj ilia homaj rajtoj kaj, precipe, lia konscienco submetiĝema antaŭ la natura morala leĝo. Tia estis la penso de la greka filozofio kaj pagana kulturmedio, al kiuj kristanismo aldonis siajn specifaĵojn de la prerogativoj de persomeco; tia estis la pensado de la skolastikuloj, de postskolastikismo ĝis la filozofio de modernismo. Ankaŭ klerismo, liberalismo, framasonismo kaj homaranismo marŝadis sur tia fiksa nemodifebla koncepto pri la homa naturo (oni laŭiru, ekzemple, la verkojn de Tomaso el Akvino aŭ de KantioLeibniz aŭ de la enciklopediistoj aŭ la subkuŝanta peso de L. L. Zamenhof).

Sed alvenis la tieldirita postmoderna epoko kie la koncepto pri la homa identeco ekŝanĝiĝis ĝis perdi sian Konstantan konsiston. La homa naturo, do, fariĝis io modifebla, io programebla. Ekzemple, la persono, kaj do ĝia homa naturo, ne ekzistus antaŭ kaj sendepende de siaj rilatoj (kaj do, se la rilatoj ne ekzistas aŭ ne povas ekzisti, la homa naturo ne ekzistas; aŭ la koncepto mem de homa naturo, kaj persono, estus io konvencia sen substanco subbaza [1] Arkivigite je 2010-03-30 per la retarkivo Wayback Machine, aŭ la homo estas tiu kiu projetas kaj planas sian estan naturon [2]. Marŝas tra tiuj konceptoj iuj eroj de psikologismoj, praksismo, iuj Strukturalismoj, sciencismoj varispecaj, pozitivismo, iuj idealismoj, iuj ekzistadismoj subtenantoj de la absoluta aŭtonomio de la homo kiu multe allogas ĉar lasas impreson pri nova memregeco. El tio kompreneblas ke ankaŭ la submetiĝo antaŭ la natura morala leĝo ŝanĝiĝas kaj lastfine nuliĝas kaj eĉ la etiko fariĝas netrovebla kaj neaktualebla.

Kontraŭas tiun novan konceptadon, el kiu impetas nova antropologio kaj novaj rilatoj en la socioj, precipe filozofioj nemateriismaj kaj intelektuloj el religiaj medioj; kaj inter la religioj, distingiĝas kristanismo precipe en la katolika versio (vidu katolikan socialam doktrinon): intelektuloj kaj sciencistoj el tiu lasta branĉo ne neas ke nivele de biologiaj kaj moraj aspektoj en la “homa naturo” io modifeblas kaj evolueblas, sed la metafizika, kiu ne rimarkiĝas en la fizika aspektaĵaro de la homo, nukleo konstituanta la fundon kaj fonton de la homaj persono kaj digneco ne estas io je dispono de la homo mem.

Certe, kristanoj estas antaŭgvidataj de la biblia koncepto laŭ kiu homo estas bildo de Dio. Kaj kiel tiu dia bildeco estas io sciebla sed ne videbla, tiel ankaŭ la homa naturo ne estas io elŝutebla el homaj kondutoj, sed nur deduktebla per la racia rezonado, pro tio dirita “metafizika”. La materiaj kaj fizikaj kaj kondutaj kaj psikologiaj aspektoj, objektoj de la antropoligiaj sciencoj, povas helpi la komprenon de la homa naturo, sed ne laŭvole starigi ĝian esencon.

Se ilistri tion per opinio de fama intelektuloj, jen Jürgen Habermas kiu tiurilte skribis: “la problemo de homa identeco estas hodiaŭ centra kiel tiuj etikaj. La demando pri la homa estaĵo estas decida, kaj tio vidiĝas el la provo detrui la koncepton mem de persono”

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti