Hombrechtikon

komunumo de Svislando

Hombrechtikon estas komunumo en la distrikto Meilen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 7742 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La komunumo Hombrechtikon konsistas el la municipoj Hombrechtikon kaj Feldbach kaj diversaj malgrandaj setlejoj.

Hombrechtikon
Blazono de Hombrechtikon
Blazono de Hombrechtikon
Vido de Hombrechtikon (akvarelo de Jakob Weidmann)
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Meilen
Koordinatoj  47° 15′ 13″ N 8° 46′ 14″ O / 47.25361 °N, 8.77056 °O / 47.25361; 8.77056 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 13″ N 8° 46′ 14″ O / 47.25361 °N, 8.77056 °O / 47.25361; 8.77056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 7742
Areo 12,19 km²
Alteco 464 m super marnivelo
Poŝtkodo 8634
Komunumkodo 0153
Mapo de Hombrechtikon
vdr

Geografio redakti

Hombrechtikon estas la plej suda komunumo de la zurika ora bordo de la Lago de Zuriko. Ĝi sudas rekte norde de la urbo Rapperswil je la sudorienta fino de la mondoĉeno Pfannenstiel. Je la suda flanko de Pfannenstiel situas en granda kaldrono la pitoreska lageto Lützelsee.

Trafiko redakti

Tra Hombrechtikon pasas la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Meilen al Rapperswil (la stacidomo troviĝas en la municipo Feldbach), kaj per ĝi kaj aŭtobuslinio, kiu anstataŭis en la 1950-aj jaroj la iaman trajnlinion de Üerikon al Bauma, la komunumo estas bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio redakti

Unuaj surfostaj setlejoj ekzists en la municipo Feldbach ĉe la bordo de la Lago de Zuriko jam antaŭ 5000 jaroj en la bronzepoko. Unua dokumenta mencio kiel hunbrestinchon datiĝas de la jaro 1194. En tiu dokumento la kavaliro Konrado de Hombrechtikon estas menciita kiel atenstanto en jura kverelo inter la abato de Einsiedeln kaj la episkopo de Bazelo. Du municipoj de Hombrechtikon estis menciitaj jam pli frue, nome en la jaro 745 Lützelsee kaj en la jaro 873 Feldbach. En la malfrua mezepoko la diversaj setlejoj de la hodiaŭa komunumo Hombrechtikon ofte ŝanĝis posedantojn, inter kiuj troviĝis la Monaĥejo Sankt-Galo, la Monaĥejo Einsiedeln, la pastora oficejo de la insulo Ufenau kaj la habsburganoj. En la jaro 1408 la posedaĵo transiris al la urbo Zuriko. Kiel politika komunumo Hombrechtikon estiĝis nur en la tempo de la Helveta Respubliko en la jaro 1798. De 1803 ĝis 1815 la komunumo apartenis al la distrikto Horgen kaj en la jaro 1815 ĝi transiris al la distrikto Meilen, al kiu ĝi apartenas ankoraŭ hodiaŭ.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti