Homeoteleŭto estas laŭ PIV "Stilfiguro, konsistanta en la proksimigo de vortoj kun similaj finaj fonemoj", ekz. «tablon ornamas ne tuko, sed kuko» el Zamenhofo mem.[1] La esprimo devenas el la greka vorto ὁμοιοτέλευτον. Temas pri unu de la figuroj per ripeto kiu konsistas en la egaleco aŭ simileco de la finaj sonoj de vortoj kiuj fermas sinsekvajn frazojn. Temas alivorte pri ia formo de rimo en prozo.

En paleografio, historio de la teksto kaj tipografio homeoteleŭto estas kopieraro en kiu la kopiisto akcidente kaj hazarde forigas parton de la teksto ĉar poste venas alia vorto kun la sama finaĵo.

Notoj redakti

  1. PIV NPIV Alirita la 13asn de septembro 2020.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti