La homo de Kennewick [kenevik] aŭ Kenevika homo estas skeleto de prahomo, trovita en 1996 sur la bordo de rivero Kolumbio ĉe la urbo Kennewick, Vaŝingtonio, Usono. La skeleto estas 9.300 jaraĝa kaj tute kompleta, kio estas maloftaĵo en Nord-Ameriko.

La kranio

La skeleto kroĉpendiĝis post inundo sur la riverbordo (pro tio la sciencistoj ne konas la entombigan lokon). La kranion de la skeleto rimarkis du junuloj, kiuj organizis hidroplan-konkurson, sed ili atentigis la policon post la konkurso por ne ĝeni la okazintaĵon.

La antropologoj unue konstatis kaŭkazajn trajtojn de la kranio, tiel unu indiana popolo (asartu) tuj nomis lin sia praulo kaj ili volis la restaĵon tuj entombigi. Sed la sciencistoj kontraŭis tion kaj ekis proceso pri la skeleto. Novaj esploroj pruvis, ke la homo verŝajne venis el JapanioSud-Orienta Azio; tiel li ne estas praulo de la asartu-oj. La tribunalo decidis favore al la sciencistoj, tiel ili povis pluekzameni la ostojn. Sed dumtempe la trovejo estis arbarumita, tiel ili ne povis plu esplori tion.

La esploroj montris, ke la homo estis pli alta ol la tiutempuloj (preskaŭ 180 cm), fortkorpa, 40-50 jaraĝe mortanta. Liaj dentoj estis en bona stato. Li travivis vundon de lancopinto ĉe la kokso, sed verŝajne ĝismorte lametis.

Vidu ankaŭ redakti