Homogeneco (materialo)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri homogeneco de la materialoj. Por aliaj signifoj vidu la artikolon homogeneco.

La homogeneco estas la eco de materialo kies ĉiuj partoj havas samajn kemiajn, fizikajn, optikajn... proprecojn. Homogena materialo ne povas esti mekanike disigita en eroj de malsamaj komponaĵoj.

Ekzemploj de homogena materialoj: vitro, plasto, metaloj, ceramiko

La homogeneco de materialo estas ligata al la skalo, laŭ kiu oni observas ĝin. Ceramiko aspektas homogena, sed sub miskroskopo montriĝas porhava; metalo komponiĝas el "grajnoj" (kristaloj), kaj je sufiĉe malgranda skalo, nenia materialo nek materio povas esti homogena, ĉar la materio komponiĝas el elektronoj kaj atomkernoj