Homorúd, kroate Kalinjača, Vomrud estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Hungara Ebenaĵo, en departemento Baranya, en subregiono de Mohács.

Blazono de Homorúd

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Homorúd situas sur ebenaĵo, fine de longa sakovojo sur insulo, Danubo preterfluas.

Historio redakti

Homorúd naskiĝis en 1952. Pli frue estis tie nur disaj farmoj. Ekde la 1920-aj jaroj formiĝis ankaŭ farmocentroj. La tiea centro nomiĝis Balázsszállás [balAĵsAlAŝ], kie religia lernejo funkciis ekde 1926. En 1956 en la tuta insulo glacia inundo okazis, ĉio detruiĝis. Post la rekonstruado regula vilaĝo naskiĝis.

Vidindaĵoj redakti

  • farmo, protektata de 1979