Homturo

Homturo (katalune castell) estas tradicia kataluna kultura aktiveco en kiu homoj montas unu sur la alian por formi pluretaĝan turon.

La moto de la Castelliers estas "Forto, Ekvilibro, Kuraĝo kaj Saĝo" (Força, Equilibri, Valor i Seny), kiuj estas konsideritaj kiel la kvar kvalitoj postulataj de tiuj kiuj okupiĝas pri tradicio.

Tiuj kiuj praktikas tiun tradicion estas nomitaj Castellers (Casteller kaj Castellers en la pluralo), kaj la kluboj establitaj tiucele estas nomitaj Colles castelleres. La tradicio ekestis fine de la 18-a jarcento en la areo de la urbo Taragono, kiu ankoraŭ estas konsiderata gvidanto en la kampo, kaj de tie ĝi disvastiĝis al la resto de Katalunio ĝis la Balearoj.

Historio redakti

Homturoj estas tradicie konstruataj ekde pli ol ducent jaroj (ekzistas datumoj ekde la 18-a jarcento) en la Kampo de Tarragona, kaj kiu poste etendiĝis al Penedés kaj dum la tuta 20-a jarcento, en tuta Katalunio, Rusiljono kaj Balearoj, precipe ekde la 1980-aj jaroj, iĝante populara dum festoj.

La 16-an de novembro 2010, els castells (la homturoj) estis deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko.

Konstruo redakti

Viroj kaj virinoj, junuloj, maljunuloj kaj infanoj, de variaj fizikaj kondicioj povas kunpartopreni en colla (homtura teamo). La korpformo parte decidos la pozicion, kiun la homo okupos en la homturo. La colles praktikas longe por konstrui turojn dum konkursoj, urbaj festoj kaj aktivaĵoj.

Homturo povas esti de unu, du, tri, kvar, aǔ pli da rengles (rangoj), t.e. kolumnoj de homoj unu sur la alia. Homturo de unu rango nomiĝas pilar (kolumno); de du rangoj, torre (turo); de pli da rangoj, laŭ la kvanto; ekzemple, homturo kun tri rangoj kaj sep etaĝoj nomiĝas tres de set (tri de sep), dum homturo de unu rango kaj kvin etaĝoj estas pilar de cinc (kolumno de kvin).

La homo je la fondo de ĉiu rengla nomiĝas baix (bazo). En la plejparto de konstruoj, la baixos estas ĉirkaǔataj de densa homgrupo por apogi ilin kaj la segons (la "duaj", tiuj kiuj staras sur la ŝultroj de la baixos); tiu grupo nomiĝas pinya (laǔvorte, "pinkonuso"). La pozicioj en pinya estas la sekvaj:

  • contrafort (kontraŭforto), malantaŭ la baix, kiu per ĉirkaǔpremo evitas ke la baix ŝancelu;
  • agulla (nadlo), antaŭ la baix, kiu stabiligas la krurojn de la segon;
  • crosses (bastonoj), kiuj apogas la brakojn de la baix sur siaj ŝultroj;
  • mans (manoj), kiu malantaŭe apogas la sidon aǔ la femurojn de la segon;
  • vents (ventoj), kiuj apogas la krurojn de du segons, kaj laterals (flankuloj), kiuj apogas po unu kruron de unu segon;
  • taps (ŝtopuloj), kiuj plenigas iun malfermon en la pinya.

La mans, vents, kaj laterals estas plej ofte apogitaj per aliaj malantaŭ ili; tiukaze, oni parolas pri primeres, segones, ktp. mans (unuaj, duaj, ktp. manoj). Ĉiu cirklo de apogantoj nomiĝas cordó (kordono).

Super la pinya povas esti ĝis du pliaj niveloj de apogantoj: la folre (ingo) kaj la manilles (mankatenoj).

Sekve, tiuj kiuj staras sur la baixos nomiĝas laǔorde de sia etaĝo : segons, terços, quarts, quints, sesens (duaj, triaj, kvaraj, kvinaj, sesaj). La lastajn tri etaĝojn okupas la pom de dalt (supera grapolo). Tiu konsistas el:

  • du dosos ("du-oj" au "duopanoj");
  • super ili, la encotxador ("kaǔranto") aǔ aixecador ("montanto"), normale infano;
  • super li aǔ ŝi, la enxaneta, infano kies atingo de la turpinto, kune kun mangesto nomiĝanta aleta (flugileto), indikas la kompletiĝon de la homturo.

Tiuj estas la bazaj pozicioj en homturo; aliaj eblecoj ekzistas.

Homturo nur konsideriĝas kompleta - carregat (ŝarĝita) - ekde kiam la enxaneta faras la aleta-geston. Tamen, por plena sukceso (kaj plenaj poentoj, kiam temas pri konkurso) necesas la malkonstruo de la turo sen falo, kaj tia turo estas konsiderita descarregat (malŝarĝita). Homturo kiu falas antaŭ la kompleta ŝarĝo estas intent (provo); kiam oni ordonas kaj senfale finas la malkonstruon de la turo antaŭ la kompletiĝo ĉar oni antaŭvidas malstabilecon kaj falon, tion oni nomas intent desmuntat (provo malkonstruita).

Falo (fer llenya, "fari lignon") estas relative malofta; nur ĉirkaŭ 5% de provitaj homturoj falas, kaj gravaj vundoj estas tre raraj pro la sekurec-rimedoj uzataj. Granda parto de la funkcio de la pinya estas la interrompo de eventuala falo, kaj infanoj ĉiam portas kaskojn.