Honesto en sporto (Honesta ludado, aŭ angle "Fair Play", Fairness) indikas sinceran, sportece senriproĉan respektive laŭregulan ludmanieron. Aliaj esprimoj estas "lojaleco" kaj ankaŭ "sporteco", ĉar ĝuste tia konduto distingas sporton ekzemple de batalo.

'Honesto implicas la aplikadon de honorkodo en sporto. Ekzemple: se iu ludanto (aparte opona ludanto) vundiĝis kaj bezonas medicinan helpon, honesta ludanto provokas ludpaŭzon per intenca kiko ekster la ludkampon, tiel malavantaĝigante la propran teamon. Honorkodo postulas, ke post rekomenco de la matĉo, la memmalavantaĝiginta teamo rericevu la pilkon. Tia honesto estas (estu) neskribita leĝo en sporto.

La anglaj esprimoj Fairness kaj Fairplay estas mondvaste konataj. Ekz-e en germana lingvo ekzemple ili estas certe uzataj depost 1885.