Honoré d'Urfé

franca verkisto

Honoré d'Urfé, Grafo de Châteauneuf, Markizo de Valromey, senjoro de Virieu-le-Grand, (Marsejlo, 11-a de Februaro 1568 - Villefranche-sur-Mer, 1-a de Junio 1625) estis franca verkisto. Li estis aŭtoro de la unua riverromano (roman-fleuve) kiu meritas tian nomon ene de la franca literaturo, nome L'Astrée.[1][2]

Honoré d'Urfé
Persona informo
Naskonomo Anne Claude Jacques Christophe Honoré d'Urfé
Naskiĝo 11-an de februaro 1568 (1568-02-11)
en Marsejlo
Morto 1-an de junio 1625 (1625-06-01) (57-jaraĝa)
en Villefranche-sur-Mer
Mortokialo mortis en batalo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Honoré d'Urfé
Familio
Patro Jacques Ier d'Urfé
Patrino Renée of Savoy-Tende
Frat(in)o Anne d'Urfé
Edz(in)o Diane de Châteaumorand
Okupo
Okupo poeto • romanisto • dramaturgoverkisto
Verkoj L'Astrée
vdr

Biografio kaj verkaro redakti

El nobela familio de la iama provinco Forez, li studis ĉe jezuitoj. Li estis partiano de la Katolika Ligo ĉiam fidela al la duko de Nemours, kun kiu en 1592 partoprenis en konfliktoj kio rezultis en lia enprizonigo ĝis la 26a de julio 1594. La 15an de Februaro 1600 Honoré revenis al Forez por edziĝi kun Diane de Châteaumorand, sia bofratino, post la nuligo de sia geedzeco kun Anne d'Urfé.

Pri paŝtisma temo, verkita plej verŝajne ĉirkaŭ 1604 La Sireine, defendas la teoriojn de la platona amo per "Épîtres morales" (1603). Li fondis ĉirkaŭ 1606 kun siaj amikoj Antoine Favre, Francisko el Sales kaj Claude Favre de Vaugelas, la Société florimontane, unua klera socio de Savojo.

Tamen d'Urfé estas fama ĉefe pro sia longega rakonto L'Astrée (lasTRE], paŝtisma kaj bizanca romano parte membiografia kaj nefinita publikigita kvarparta inter 1607 kaj 1627. Ĝi estis nomita «le Roman des romans», aŭ "romano de romanoj", ne nur pro etendo, kiu faras ĝin la unua riverromano de la franca literaturo (6 partoj, 40 historioj, 60 libroj, 5 399 paĝoj), sed ankaŭ pro la konsiderinda sukceso kiun ĝi atingis en tiama Eŭropo, tial ke ĝi estis tradukita al granda nombro de lingvoj. Ĉiu parto de L'Astrée enhavas 12 librojn. La tri unuaj partoj estis publikigitaj en 1607, 1610, kaj 1619 mortinta d'Urfé en 1625, lia sekretario Balthazar Baro finigis la kvaran parton kaj kreis pluigon (1632-1633). Laŭ Larousse (1863), la kvina kaj sesa partoj estis verkitaj de Pierre Boitel, senjoro de Gaubertin, kaj publikigitaj en 1626. Li estis unu de la plej grandaj sukcesoj de la jarcento, kvankam ne estos pluigo en la ĝenro de la paŝtista novelo, sed ja konsiderinde influis en teatro (Molière), en opero kaj en pensmanieroj. La epizodoj de tiu romano estis inspiritaj de la jaroj kiujn d'Urfé pasigis en la zono de Forez.

Li verkis ankaŭ poemaron "la Savoysiade" (1609) kaj paŝtistaĵo kvinakta "la Sylvanire ou la Morte vive" (1625).

Li mortis dum militkampanjo en 1625, en kiu li estis estrante la trupoj de Savojo de la duko Karolo-Manuelo la 1-a de Sabojo kontraŭ la hispanoj.

Verkoj redakti

  • 1583 : "La triomphante entrée de Magdeleine de La Rochefocaud à Tournon"
  • 1603 : "Épîtres morales"
  • 1604 : La Sireine
  • 1607 : "L'Astrée"
  • 1609 : "La Savoysiade"
  • 1625 : "La Sylvanire ou la Morte vive"

Notoj redakti

  1. Honoré d'Urfé en Biografías y Vidas, alirita la 22an de Decembro 2022.
  2. Honoré d'Urfé en Brita Enciklopedio, alirita la 22an de Decembro 2022.

Eksteraj ligiloj redakti