Honormurdo

murdo de homo (ofte parenco) pro ties senhonorigo de sia familio, komunumo, ktp.


Honormurdo aŭ Murdo fonante de profanado de la honoro de la familio (Arabe: جرائم الشرف - honorkrimo, aŭ القتل بدعوى الشرف - mortigo por honoro) estas nocio por intenca murdo de homoj, per kiu – el vidpunkto de la murdanto – oni pensas reakiri la – perditan – honoron de murditoj, murdanto aŭ tria persono, grupo (familio).

Oni ĉiujare murdas ĉirkaŭ 5000 homojn en honormurdo. La murdo plej ofte trafas virinojn (nepermesita seksrilato), sed ankaŭ virojn kaj GLAT.[1] Krome, beboj estas mortigitaj kies naskiĝo mem mencias ke la familio estis malhonorita, ĉu ili estas infanoj naskita de fraŭlaj ​​virinoj aŭ naskita kiel rezulto de ekstergeedza afero.

Honormurdoj okazas plej ofte en Azio, Afriko – en la islamaj landoj – pro seksa perforto, nepermesita seksa amrilato, kiu portas honton al la familio. Islamo tamen ne pravigas honormurdojn, kies tradicio estas pli malnova ol Islamo. Ekzemple, en Kuvajto la aktivulino Alanoud Alsharekh agadas kontraŭ honormurdado.

Honormurdo estas jure punenda afero.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti