Horace Heidt

usona muzikisto

Horace HEIDT (naskiĝis la 21-an de majo 1901, en Alameda, Kalifornio, Usono, mortis la 1-an de decembro 1986) estis muzikisto kaj terhavaĵisto.

Horace Heidt
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1901 (1901-05-21)
en Alameda
Morto 1-an de decembro 1986 (1986-12-01) (85-jaraĝa)
en Del Mar
Tombo Forest Lawn Memorial Park
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Culver Academies
Familio
Infano Horace Heidt, Jr.
Okupo
Okupo bandestrodirigento • ĵazmuzikisto • pianisto
vdr

Dum la 1920-aj jaroj, Heidt gvidis bandon en vodevilo. Lia bando ludis ĉe la Lago Teatro en Oakland, Kalifornio el 1929 al 1930. Post sukcesa engaĝaĵo ĉe la Palaca Teatro en Nov-Jorko, la bando rondvojaĝis Eŭropon. Tiam, ĝi diserigis.

En 1932, Heidt formis novan bandon kaj prenis ĝin al la Ora Pordo Teatro en San-Francisko. Ĝis 1936 li estis laboranta en Ĉikago, Ilinojo, kaj havis lian propran radioprogramon, Horace Heidt for Alemite. Ĉe tiu tempo, ni komencis emfazi la King Fratinoj, Alvino Rey, kaj la sono de la Trioblaj Langantaj Trumpetistoj. En 1937 la bando enhavis 16 kantistojn kaj 14 muzikistojn!

Dum la jaroj, multaj tre bonaj muzikistoj ludis en la bando: Frankie Carle, Irving Fazola, Warren Covington, Pete Fountain, Al Hirt, Dick Contino, kaj Ralph Edwards, kiu estiĝis televida stelo, inter aliaj.

Heidt transportis la bandon al Nov-Jorko kaj ĝi estiĝis la domobando de la Biltmore Hotelo por ok jaroj. Ĝi faris multajn rondvojaĝojn de militaj bazoj dum la Dua mondmilito inter 1943 kaj 1944. En 1945, Heidt diserigis la bandon kaj estiĝis terhavaĝisto en Kalifornio. En 1956, li disvolvigas 10 akrean luksan komunumon en la San-Fernando valo de Kalifonio kun 180 domanoj kaj golfa kurejo kun 18-truoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.