Hormisdaso

papo de la katolika eklezio

Sankta Hormisdaso, latine Hormisdas, (naskiĝis nekonatan daton en Frusino, hodiaŭ Frosinone kaj mortis en 523) estis papo ekde 514 ĝis sia morto. En la jaro 502 li kunvokis sinodon en Baziliko de Sankta Petro, li ofte interkomunikiĝis al Patriarko de Konstantinopolo Epifanio pri la afero de Akacio de Konstantinopolo. Li ankaŭ konfirmis la dekreton de Gelasio la 1-a De Libris Recipiendis et Non Recipiendis pri la libroj de la Biblio.

Hormisdaso
52-a papo de la katolika eklezio
Pontifiko de 22-a de julio 0514 [#]
ĝis 6-a de aŭgusto 0523 [#]
Antaŭulo [#]
Sekvanto [#]
Persona informo
Naskiĝo nekonata dato
en Frozinono,  Okcident-Romia Imperio
Morto 6-an de aŭgusto 523 (0523-08-06)
en Romo
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Familio
Idoj Silverio vd
Sanktulo
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiam oni elektis lin papo, li estis nur diakono, ne pastro, kaj havis edzinon kaj filon. Lia filo ankaŭ iĝis papo (papo Silverio).