Hornos de Moncalvillo

Hornos de Moncalvillo [ORnos demonkalBIljo] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo.

Hornos de Moncalvillo
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26372
Demografio
Loĝantaro 96  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 24′ N, 2° 35′ U (mapo)42.391666666667-2.585 [+]
Alto 676 m [+]
Areo 7 km² ( 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hornos de Moncalvillo (Provinco Rioĥo)
Hornos de Moncalvillo (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Hornos de Moncalvillo
Hornos de Moncalvillo (Hispanio)
Hornos de Moncalvillo (Hispanio)
DEC
Situo de Hornos de Moncalvillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hornos de Moncalvillo [+]
vdr
La municipa teritorio de Hornos de Moncalvillo, en la nordo de la regiono.

Geografio redakti

Ĝi estas ĉe la rojo Redajo norde de Daroca de Rioja laŭ la regiona ŝoseo LR-341; laŭ la regiona ŝoseo LR-442 estas sude de Navarrete (kaj ties ŝosenodo) kaj laŭ la regiona ŝoseo LR-341 de Sotés.

Historio redakti

La plej frua referenco al la loko aperis en la 11-a jarcento, en la testamento de la reĝino Estefanía, vidvino de la reĝo García Sánchez la 3-a de Pamplono, favore al sia filino Jimena. La loko estis inkludita en la senjorlando de Cameros kiun Henriko de Trastámara donis al Juan Ramírez de Arellano, kiu helpis lin en la milito kontraŭ lia frato Petro la 1-a, en 1366. Poste ĝi apartenis al la dukoj de Nájera.

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el pli ol 200 loĝantoj ĝis nunaj 96.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo, forstado, kaj la rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, kaj la ermitejo, kaj naturaj pejzaĝoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti