Horst JÄHRLING naskiĝinta la 25-an de februaro 1922 en Erfurto, mortinta la 4-an de februaro 2013 en Bad Berka)[1] estis germana pentristo, grafikisto, arkiteturrestaŭristo, artpedagogo kaj altlernejdocento. Famas liaj ĉizado-dezajnoj por sonoriloj en fruktodona kunlaboro kun la sonorilmuldisto Franz Schilling el Apolda.

Horst Jährling (2009)
jubilea sonorilo el 1976 de Jährling kun la enskribo Glocken aus Apolda en la urbodomo de Apolda

Vivo redakti

La familio transloĝiĝis en 1923 de Erfurto al Apolda kie la patro (origine el Rejnhesio) deĵrois kiel bankoficisto. Jährling frekventis tie la bazlernejon kaj ĝis 1940 la gimnazion. Post trapaso de la abiturienta ekzameno kaj milita servo (1941–1945) li studis inter 1947 kaj 1951 je Bauhaus-Universitato Vajmaro ĉe Felix Jacob, Albert Schaefer-Ast kaj Otto Herbig. Liaj studoj ne fineblis ĉar tiam la sekcio pri figura arto neniiĝis kaj alilokitis Dresdenon. Sed Jährling preferis resti Vajmare. En 1952 li iĝis ano de la ligo Verband Bildender Künstler der DDR.

Inter 1953 kaj 1962 li estis docento pri arkitekturkolorado kaj konstruhistorio en Vajmaro ĉe Arbeiter-und-Bauern-Fakultät; poste li iĝis liberprofesiulo.[2] Por la Evangelia pluklerigsocieto turingia li prelegis inter 1996 kaj 2008 oftege aŭ gvidis studvojaĝojn.[3]

Artista graveco redakti

Ĉefa fokuso de lia agado ekde 1962 estis la patrujo turingia kun ties pejzaĝo kaj konstruaĵoj. En la 1990-aj jaroj Jährling ree koncentriĝis pri pentrado tre kolorintensa. Ekde 1965 li aktivis volontule por la GDR-instituto pri monumentprotektado en Erfurto. Li ankaŭ partoprenis la restaŭradlaborojn ĉe Kastelo Wilhelmsburg en Schmalkalden kaj la revivigon de historiaj urbokernoj en Vajmaro (1975),[4] de Anger en Erfurto (1976–1978), en Arnstadt (1977–1978) kaj en Nordhausen. Krome li kreis la kolorprogramon por la stratoj Greifswalder Straße kaj Klement-Gottwald-Straße en Berlino.[5] Sume li konvinkis multajn responsulojn de GDR permesi pli da bunteco en orientgermanaj publikaj spacoj.

Ekde la mezo de la 1960-aj jaroj li interesiĝis pri interna farbado de preĝejoj (sume en ne tute 150 kirkoj), ekz. de Preĝejo Sankta Marteno (Apolda), Preĝejo Sankta Severo (Blankenhain), Preĝejo Sanktaj Mario kaj Bartolomeo (Kapellendorf), Preĝejo Sankta Triunuo (Legefeld), Vilaĝa kirko de Oettern, Preĝejo Sankta Johano (Oldisleben) kaj de Preĝejo Sankta Stefano (Vajmaro).

Familio redakti

En 1949 li nuptis la pentristinon Anneliese Kopf (1918-2006) kun kiu li havis la filinon Anna-Barbara Wuttke-Jährling kiu ankaŭ iĝis artistino.[6]

Honoroj redakti

  • Architekturpreis der Deutschen Demokratischen Republik - 1980
  • Weimar-Preis - 1997
  • Kunstpreis der jenacon foundation gGmbH - 2009

Referencoj redakti

  1. "Trauer um Horst Jährling".. Arkivita el la originalo je 2022-11-07. Alirita 2022-11-07.
  2. Michael von Hintzenstern: "Meister der Farbigkeit. Der Maler Horst Jährling feiert seinen 90. Geburtstag." Ĉe: Glaube und Heimat, 26.2.2012
  3. P. 16 ĉe: Jenaer Kunstverein (eld.): Horst Jährling – Malerei und Zeiĉnung. (Ekspozicikatalogo) Jena 2009
  4. Horst Jährling: "Eine Flanierzone, kein Arĉitekturmuseum. Zur farbigen Neugestaltung des Erfurter Angers". P. 581 ĉe: Bildende Kunst nr. 12/1978, eldonis Verband Bildender Künstler der DDR
  5. P. 18 ĉe: Horst Hausotte und Horst Jährling: Malerei/Grafik (ekspozicikatalogo), organizis Kabinett für Kulturarbeit Weimar-Stadt, 1978
  6. "Malerei und Textilbilder".

Literaturo redakti

  • Thomas Bahr: "Horst Jährling zum Gedenken". Ĉe: Apoldaer Heimat – Beiträge zur Natur und Heimatgeschichte der Stadt Apolda und ihrer Umgebung, 31/2013, p. 50-54, eldonis Apoldaer Geschichtsverein e.V
  • Manfred Hofmann: Die Apoldaer Glockengießerei – Alte und neue Geheimnisse. Weimar 2014, ISBN 978-3-86160-415-0

Eksteraj ligiloj redakti