Nacia Parko Hortobágy

(Alidirektita el Hortobágy (Nacia parko))

Hortobágy [hortobAdj] estas la unua Nacia parko de Hungario (ekde 1973), samtempe Monda Heredaĵo ekde 1999, kiu estas iela simbolo de Hungario.

Nacia Parko Hortobágy
national park • biosfera rezervejo • Natura 2000 protected area [+]

Koordinatoj47° 35′ 40″ N, 21° 9′ 24″ O (mapo)47.5945821.15678Koordinatoj: 47° 35′ 40″ N, 21° 9′ 24″ O (mapo)
Areo801,35 km² (80 135 ha) [+]

Nacia Parko Hortobágy (Hungario)
Nacia Parko Hortobágy (Hungario)
DEC
Map
Nacia Parko Hortobágy

Vikimedia Komunejo:  Hortobágy National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Nacia parko Hortobágy apartenas al Monda Kulturheredaĵo
Ŝafaro en Hortobágy
Ponto en Hortobágy
Bovaro en Hortobágy
Putoj en Hortobágy

Priskribo kaj historio redakti

Ĝi estas pusto, herbejo, ebenaĵo, paŝtejo inter la rivero Tiso kaj urbo Debrecen.

Tiu regiono estis ŝatata de Petőfi, pri la pejzaĝo temas multe da poemoj. Dum la mezepoko ankaŭ tie estis vilaĝoj, sed ili senhomiĝis pro la turka okupo. Oni ne plu kultivis la agron, nur bredis bestojn.

Post la reguligo de la rivero Tiso –en la 1840-aj jaroj-, la areo sekiĝis, estis forlasita kaj regata de banditoj.

Oni pli poste konstruis akvumajn Orientan ĉefkanalon kaj Okcidentan ĉefkanalon. Ili helpis la denovan aperon de la agrokultivado, sed sur la larĝaj herbejoj oni plu paŝtadas. La Okcidenta ĉefkanalo donas akvon al fiŝolagoj, kie vivas ankaŭ diversaj birdoj.

Dum la frua socialismo Hortobágy estis deportejo, kie la deportuloj estis trudkamparanoj.

Natura bestaro redakti

Sur Hortobágy vivas 250 specioj de akvobirdoj, inter ili griza ardeo, blanka cikonio, kuleranaso, ansero kaj anaso, sed ankaŭ rabobirdoj kiel buteo kaj falko.

La plej grava birdo estas la granda otido (pro turismaj kaŭzoj), tiu ĉi birdo aperas eĉ en emblemo de la Nacia Parko Hortobágy.

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti