Horzonozojetlaco estas la laco, kiun homa korpo sentas post multhora flugado en jeto (aviadilo), trairinte multajn horzonojn orientenokcidenten. La korpo bezonas tagojn por adaptiĝi al la nova horaro en la alvenlando kaj al la nova korpa ritmo, kio ofte estigas problemojn pri dormado k. s.

Horzonozo okazas ĉefe post longdistancaj flugoj

Aliaj esprimoj estas:

  • horzona konfuzo aŭ horzona laco
  • horzonsufero
  • sufero, problemo aŭ konfuzo pro hordiferenco

Simptomoj redakti

Tipaj simptomoj estas:

Pli facile okcidenten redakti

Kvankam la ena horloĝo nur malfacile akceptas vojaĝon tra multaj horzonoj, multaj vojaĝantoj preferas flugi deoriente okcidenten. Homo vivas 24-horan tagon, kvankam la natura ritmo de ĝia ena horloĝo estas programita por pli longan tagon. Tial la ena horloĝo povas relative nature plilongigi tagon, sed estas multe pli malfacile al ĝi malplilongigi tagon. Flugante okcidenten la tago estos plilongigita. Vojaĝante okcidenten korespondas do al la natura direkto de sia ena horloĝo.

Prevento kaj kuracado redakti

  • La plej simpla prevento estas dormi enavie. Vojaĝantoj ŝanĝu la horon de sia horloĝo kiel eble plej frue al la celloko. Sunlumo povas helpi reguli la enan horloĝon.
  • Alia eblo estas tute ne dormi dum la antaŭa nokto kaj enlitiĝi la sekvan tagon je loka horo kaj en trankvila medio.

Daŭre vivi laŭ la hejma horzono redakti

  • Se la vojaĝo daŭros maksimume du tagojn eblas vivi laŭ la devenloko. Necesas por tio kalkuli la tempodiferencon kaj sisteme dormi dum la hejmaj noktohoroj.
  • Gravaj profesiaj rendevuoj okazu ne dum la fiziologaj malaltaj fazoj (laŭ la hejma horzono), t.e. nokte kaj posttagmeze inter la 3-a kaj la 5-a.
  • Dum la kutimaj hejmaj dormohoroj oni prefere restu endome aŭ portu sunokulvitrojn.
  • Ankaŭ la manĝohorojn oni ne ŝanĝu. Same pri kvanto kaj speco de manĝoj, ĉar ankaŭ la stomako sekvas la enan horloĝon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti