Hosapete, kanare ಹೊಸಪೇಟೆ estas urbego, sidejo de la distrikto Viĝajanagara en subŝtato Karnatako en suda Barato.

Hosapete
urbo
Administrado
Poŝtkodo 583201
Demografio
Geografio
Geografia situo 15° 16′ N, 76° 24′ O (mapo)15.266776.4Koordinatoj: 15° 16′ N, 76° 24′ O (mapo) [+]
Alto 479 m [+]
Areo 67,89 km² (6 789 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Hosapete (Karnatako)
Hosapete (Karnatako)
DEC
Hosapete
Hosapete
Situo de Hosapete
Hosapete (Barato)
Hosapete (Barato)
DEC
Hosapete
Hosapete
Situo de Hosapete

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hospet [+]
vdr
Vido en Hosapete

Geografio redakti

Hosapete situas ĝuste ĉe riverenfluo al akvorezervujo en alteco 479 metrojn de la marnivelo. Ballari troviĝas 59, Davangere 104, Hubli-Dharwad 134, Rajĉur 146, Kurnul 187, Belagavi 212, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 285, Mumbajo 559, tutlanda ĉefurbo Delhio 1488, Kolkato 1497 kilometrojn (aere) [1].

 
Strato en Hosapete

Demografio redakti

En 2011 populacio de Hosapete estis 206 167. 79.30% de la loĝantoj povas legi.

Historio redakti

Hosapete estis konstruita en 1520 fare de eminenta reganto de Viĝajanagara imperio. La origina loknomo estis Naagalapura; tamen la populara loknomo estis Hosa Pete, kio signifas "Nova Urbo". Tiu urbo longe estis sidejo de la menciita imperio. La areo inter Hampi kaj Hosapete daŭre estas nomita Naagalapura. La anglisma nomo estis Hospet, kiu reŝanĝiĝis al la nuna formo en 2014.

Ekonomio redakti

Hosapete estas bonkonata turista loko, ĉar en la najbareco estas multe de mondaj heredaĵoj (ĉefe temploj). Proksime akvoenergia centralo funkcias.

Religio redakti

Laŭ la barata censo en 2001 la hinduismo estas la plimulta religio en Hosapete kun 71%. Islamo estas dua plej populara religio kun 20%, poste estas ĝajnistoj 5% kaj kristanoj 3%.

Lingvoj redakti

Laŭ la censo en 2001 la ĉeflingvo estas en Hosapete kiel oficiala lingvo kaj gepatra lingvo la kanara lingvo.

Trafiko redakti

Hosapete estas voja kaj fervoja nodoj. Tra la rivero ekzistas apartaj voja kaj fervoja pontoj. La plej proksima flughaveno funkcias ĉe Ballari.

Klimato redakti

En Hosapete jare pluvas averaĝe ĉirkaŭ 500 mm. Inter aŭgusto-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro kaj marto apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 20-34 °C.

 
Akvoenergia centralo

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans