Hosni MUBARAK (plena nomo: Muhamad Hosni Said Mubarak) estis prezidento de Egiptio de 1981 ĝis la 11-a de februaro 2011.

Muhamad Hosni Said Mubarak
Persona informo
حُسني مُبارك
Naskiĝo 4-an de majo 1928 (1928-05-04)
en Kafr el-Muṣīlḥa, Provinco Minufija,  Egipta Reĝlando
Morto 25-an de februaro 2020
en Kairo
Mortis per kirurgiaj komplikaĵoj vd
Tombo Heliopolis vd
Religio sunaismo vd
Lingvoj arabaangla vd
Loĝloko Kairo vd
Ŝtataneco Egipta Reĝlando • Respubliko Egiptio (1953–1958) • Unuiĝinta Araba RespublikoEgiptio vd
Alma mater Egipta Milita Akademio • Milita Lernejo de la Ĝenerala Stabo de la Armeo de Rusio • Supreme Military Institute of the Armed Forces of the Kyrgyz Republic • Milita Lernejo M. V. Frunze vd
Partio Naci-demokratia partio • Araba Socialista Unio vd
Subskribo Hosni Mubarak
Familio
Edz(in)o Suzanne Mubarak vd
Infanoj Alaa Mubarak • Gamal Mubarak vd
Profesio
Okupo politikistopilotomilitisto vd
Laborkampo politiko vd
4-a prezidento de Egiptujo
Dum 14-a de oktobro 198111-a de februaro 2011
Vicprezidento Omar Sulejman
Antaŭulo Anvar Sadat
Sekvanto Moĥamed Ĥusejn Tantaŭi

Mohamed Mursi

41-a Ĉefministro de Egiptujo
Dum 7-a de oktobro 19812-a de januaro 1982
Prezidento Sufi Abu Taleb
Antaŭulo Anvar Sadat
Sekvanto Aĥmad Fuad Moĥiedin
18-a Vicprezidento de Egiptujo
Dum 16-a de aprilo 197514-a de oktobro 1981
Prezidento Anvar Sadat
Antaŭulo Ĥusejn el-Ŝafej
Sekvanto Omar Sulejman
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Hosni Mubarak.

Li naskiĝis la 4-an de majo de 1928. Lia kariero komenciĝis en la aviadilaj fortoj de la egipta armeo, kie li atingis la supran postenon en 1972. En 1975 li fariĝis la vic-prezidanto de Egiptio. En 1981, kiam Anwar al-Sadat estis murdita, Mubarak prenis lian lokon kiel prezidanto.

Li estas konsiderata forta gvidanto, kiu regas sian landon jam de 28 jaroj. Tamen li estas ofte kritikata eksterlande pro la manko de demokratio en Egiptio. Mubarak estis "konfirmita" de la popolo en kvar malsamaj balotoj, en 1987, 1993, 1999 kaj 2005. Tamen, la unuaj tri balotoj fakte estis referendumoj, ĉar mankis aliaj kandidatoj, kaj la rezultoj estas tre dubindaj. En 2005 estis elekto kun aliaj kandidatoj, sed tamen necesas diri, ke laŭ multaj observantoj la balotoj estis trompaj en pli ol unu maniero, kaj ĉiukaze en la amaskomunikiloj mankis vera debato antaŭ la balotoj.

En januaro de 2011, amasaj manifestacioj kontraŭ lia registaro ekardis en Kairo kaj aliaj egiptaj urboj. La 1-an de februaro, la maljuniĝinta Hosni Mubarak anoncis ke li ne petos reelekton en balodado okazonta en septembro. Krome li promesis konstituciajn reformojn, sed liaj samlandanoj postulis pli profundajn ŝanĝojn sekve de la Araba printempo — movado ekdisvastiĝinta tra tiu regiono. La 11-an de februaro 2011, la vicprezidanto Omar Suleiman anoncis ke Mubarak rezignis la estradon kaj ke la supera konsilio de la armeo regos la landon. Mubarak akompane de sia familio fuĝis al sia feridomo apud la Ruĝa Maro.

Poste Mubarak estis arestita kaj juĝita pro la mortigo de kontraŭ-registaraj manifestaciantoj. La 2-an de junio 2012, la kortumo juĝis lin kulpa pri neglekto de sia devo malhelpi la mortigon de centoj da homoj ribelintaj kontraŭ li. Oni kondamnis lin al tutviva malliberiĝo kune kun lia antaŭa ministro pri internaj aferoj Habib Al-Adly.

En 2015, Mubarak kaj liaj du filoj estis kondamnitaj al tri jaroj pro akuzoj pri koruptado. Post ses jaroj de malliberiĝo, la supera kortumo senkulpigis lin pri la mortigo de manifestaciantoj kaj oni liberigis lin en 2017. Li mortis la 25-an de februaro 2020.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti