Hospico estis originale parto de monaĥejo, en kiu oni akceptadis gastojn, vojaĝantojn ks[1]. Poste estis kreitaj religiaj fondaĵoj kun la samaj celoj[2] laŭ la jenaj ekzemploj:

Hospicio Cabañas, Gvadalaharo, Meksiko

Laŭ Francisko Azorín hospico estas Konstruaĵo por senpage gastigi pilgrimantojn, malriĉulojn, orfojn.[3] Li indikas etimologion el latina hospitium el hospes (gasto).[4]

Etimologio redakti

La termino hospico derivas de la latina hospes [5], kun la signifo "gastiganto", "gasto", aŭ "fremdulo". Hospes estas formita el hostis, kiu signifas "fremdulo-n" aŭ "malamiko-n" (ĉi-lasta signifo troviĝas en terminoj kiel "hostility" en la angla lingvo). Sed per uzo de postafiksoj, la latina hospitium signifas amikecon. Per metonimio de la latinaj vortoj, "hospitalo" signifas etimologie gastoĉambron, gastoloĝejon, t.e. gastejon. Hospes estas tiel la radiko por la esperanta vorto hotelo (kie la s kaj p estis faligitaj pro komforto de prononco).

Hospico kaj hospitalo redakti

La termino "hospicoj" evoluis (same kiel la servoj de la monaĥejoj) kiel privatajn aŭ publikajn domojn, kie estas flegitaj orfoj, malriĉuloj kaj malsanuloj subtenitaj (ofte senpage) per karitataj aŭ publikaj enspezoj. Per tiu senco, hospico estas sinonimo de la klasika signifo pri hospitalo[6].

Dum la 20-a jarcento, pro la necesoj de maljunaj longdaŭraj malsanuloj, hospicoj disvastiĝis ankaŭ kiel publikaj loĝejoj, kie oni flegas homojn kun nekuracebla aŭ longedaŭra malsano, malriĉulojn, mortontojn[7], ekzemple:

Referencoj redakti

  1. Hospico en vortaro.net [1]
  2. Hospico en ReVo [2]
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 90.
  4. Azorín, samloke.
  5. Derivaĵoj de hospes laŭ la franca Wiktionary [3]
  6. Vidu la oficialan difinon de "hospitalo" en PIV (1960aj-jaroj), kaj komparu la difinojn de la vortoj "hospico" kaj "hospitalo" en ReVo [4]
  7. Vd la difinon de la vorto "hospico" en ReVo [5]

Vidu ankaŭ redakti