Hotelo Alfonso XIII

La Hotelo Alfonso XIII estas historia konstruaĵo en la urbo Sevilo, inter la placo Puerta de Jerez, la Palaco Sankta Telmo kaj la Reĝa Tabak-Fabriko. La hotelo estas posedaĵo de la Municipo Sevilo kaj aktuale ĝi proponas siajn servojn, koncesie per la hotela ĉeno The Luxury Collection by Starwood.

Hotelo Alfonso XIII
Hotel Alfonso XIII y Jardines
hotelo • hotela konstruaĵo
Bazaj datoj
Konstrustilo Novmudeĥaro vd
Arkitekto Francisco Urcola Lazcanotegui • José Espiau y Muñoz vd
Estiĝo 1928
Malfermo 1929
Lando Hispanio vd
Situo Sevilo
Situo
Geografia situo 37° 22′ 54″ N, 5° 59′ 34″ U (mapo)37.38153164-5.992757619Koordinatoj: 37° 22′ 54″ N, 5° 59′ 34″ U (mapo)
Hotelo Alfonso XIII (Sevilo)
Hotelo Alfonso XIII (Sevilo)
DEC
Hotelo Alfonso XIII
Hotelo Alfonso XIII
Situo de Hotelo Alfonso XIII
Map
Hotelo Alfonso XIII
Posedata de Sevilo vd
Retejo http://www.hotel-alfonsoxiii-seville.com/
vdr

Historio redakti

Komence de la 20-a jarcento okazis konkurso por hotelo por la Iberamerika Ekspozicio de 1929. La bazoj de tiu konkurso estis redaktitaj de la regionista arkitekto Aníbal González.[1] La konkurson venkis la arkitekto José Espiau y Muñoz.

La hotelo estis konstruita inter 1916 kaj 1928. La reĝo Alfonso la 13-a montris grandan intereson en la sekvo de la laboroj kaj eĉ indikis kiel oni kompletigu kelkajn zonojn.[2]

Oficiale oni inaŭguris la hotelon en la 28-a de aprilo 1928, per celebro de flamenka festo kaj luksa bankedo prezidita de la reĝo Alfonso la 13-a karj la reĝino Viktoria Eŭgenia de Battenberg, kadre de engaĝiĝo de la infanino Isabel Alfonsa de Burbono kun la grafo Johano Zamojski.[3]

Dum la Dua Hispana Respubliko, ĝi eknomiĝis Hotel Andalucía Palace, sed rekuperis sian nomon post la Enlanda Milito, konservita ĝis nun. En 1962 oni filmis en la hotelo kelkajn scenojn de la filmo Laŭrenco de Arabio.[4]

Gastoj redakti

La hotelo gastigis gravulojn dum la internacia ekspozicio de 1992, kiel la tiamaj geprincoj Karlo kaj Diana de Kimrio[5] kaj Miĥail Gorbaĉov.[6]

Kutime gravuloj kiuj vizitas la urbon gastas en la hotelo. Inter ili menciindas Ernest Hemingway, Evita Perón, Orson Welles, Audrey Hepburn, Jackie Kennedy, Sofia Loren, Ava Gardner,[6] Plácido Domingo, José Carreras, Shakira,[7] Brad Pitt, Angelina Jolie, Tom Cruise, Cameron Díaz, Madonna,[8] Bruce Springsteen,[9] Harrison Ford, Calista Flockhart[10] kaj Sharon Stone.[11]

Referencoj redakti

  1. «Hotel Alfonso XIII y jardines». Base de datos de Patrimonio Inmueble. Junta de Andalucía. Konsultita la 3an de aŭgusto 2015.
  2. «Hotel Alfonso XIII». Sevilla Información. Arkivita el originalo la 27an de junio 2012. Konsultita la 3an de aŭgusto 2015.
  3. Guitard, François (9a de majo 2014). «Colección gráfica de ABC: fiesta en la inauguración del hotel Alfonso XIII». ABC de Sevilla. Konsultita la 9an de majo 2014.
  4. «El día que Lawrence de Arabia cambió el desierto por Sevilla». El Mundo. 21a de januaro 2012.
  5. Elsa Fernández Santos (21a de majo 1992). «Los príncipes de Gales asisten al día del Reino Unido en la Expo». El País.
  6. 6,0 6,1 «El hotel Alfonso XIII subasta más de 2.700 muebles la próxima semana». Diario de Sevilla. 9a de aprilo 2012.
  7. «El hotel Alfonso XIII cierra sus puertas durante un año para renovar sus entrañas». ABC de Sevilla. 1a de junio 2011.
  8. «El Hotel Alfonso XIII será rentable con el tiempo». ABC de Sevilla. 27a de marto 2011.
  9. «El Alfonso XIII se hace con otro «oscar» del turismo». ABC de Sevilla. 18a de septembro 2018.
  10. Antonio R. Vega (5a de julio 2016). «Todos los detalles de la intensa ruta turística de Harrison Ford por Sevilla». ABC de Sevilla.
  11. «Sharon Stone enseña Sevilla al mundo». Diario de Sevilla. 28a de oktobro 2021.

Eksteraj ligiloj redakti