Hotelo Yanggakdo

hotelo en Pjongjango, Nord-Koreio

Hotelo Yanggakdo [jangakdo] (koree 양각도국제호텔) situas en Chung-guyŏk, Pjongjango, ĉefurbo de Nord-Koreio. Ĝi estas la plej nova hotelo en Pjongjango (ekfunkciis en 1995) kaj la dua plej alta konstruaĵo de la urbo (post la nefinkonstruita hotelo Ryugyong). Yanggakdo estas plej altnivela hotelo en la urbo kune kun Hotelo Pjongjango Koryo. La hotelo situas ĉe la norda ekstremo de Yanggakdo-insuleto de la rivero Teadong [tedon].

Hotelo Yanggakdo
hotelonubskrapulo [+]

LandoNord-Koreio
SituoPjongjango
- koordinatoj38° 59′ 56″ N, 125° 45′ 4″ O (mapo)38.998933333333125.75115277778Koordinatoj: 38° 59′ 56″ N, 125° 45′ 4″ O (mapo)

ArkitektoBaikdoosan Architects & Engineers

Estiĝo1995
Konsekro1995

Hotelo Yanggakdo (Pjongjango)
Hotelo Yanggakdo (Pjongjango)
DEC
Hotelo Yanggakdo
Hotelo Yanggakdo
Map
Hotelo Yanggakdo

Vikimedia Komunejo:  Yanggakdo International Hotel [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

En la hotelo estas 48 etaĝoj kun 1001 ĉambroj (1.963 litoj). Kronas la konstruaĵon malrapide rotacianta ronda restoracio. En la korto de la hotelo estas tenisludejo kaj golf-kampo.