Howard WEBB estas angla futbal-arbitracianto, kiu naskiĝis la 14-an de julio 1971. Antaŭ ol li estis profesia arbitraciantio, en 2005, li estis policisto.

Howard Webb

La eŭropa futbal-ĉampionado en 2008 estis la unua turniro de Howard Webb. Post la konkurso inter Pollando kaj Aŭstrio, li estis minacita ĉar li erare donis punŝoton al Aŭstrio, post kiam la konkurso finiĝis per egala poentaro, kaj Pollando devis forlasi la turniron.

En 2010 li estis arbitracianto dum la finalo de la futbala mondpokalo inter Nederlando kaj Hispanio. Li donis 15 flavajn kartojn dum la konkurso - tio estis rekordo por finalo. En la du landoj oni kritikis la arbitracianton.