Hoyvík (dane Højvig) estas komunumo sur insulo Streymoy, Ferooj; fekate ĝi estas norda urboparto de Tórshavn. Ĝi estas la tria plej popolhava komunumo de Ferooj. Administre, ĝi apartenas al distrikto Tórshavn. Ĝi havis ĉ. 3000 loĝantojn en 2006.

Geografio redakti

La komunumo situas norde de la ĉefurbo, sed hodiuax ili jam kunkreskis, tiel ĝi estas traktebla kiel ties urboparto. Dividias ĝin de Tórshavn la valo Hoydalar kaj la rojo Hoydalsá. Oriente de ĝi situas la 0,8 hektarojn granda insuleto, la Hoyvíkshólmur.

Historio redakti

La unua mencio de la loko en dokumento okazis en 1584. La lernejo de la komunumo estis establita en 1977, post tiam oni plurfoje pligrandigis ĝin.

Tie subskribis la 31-an de aŭgusto 2005 la traktaton de Hoyvík la reprezentantoj de Ferooj kaj Islando pri la libera komercado inter la du landoj.

Turismo redakti

En Hoyvík viziteblas la centra konstruaĵo de Nacia Muzeo de Ferooj kaj subĉiela muzeo.

Sporto redakti

Futbala temao: FC Hoyvík.