Hradec nad Moravicí

urbo en Ĉeĥio

Hradec nad Moravicí estas urbo en Ĉeĥio, kiu situas proksime de urbo Opava. Vivas ĉi tie 5 490 loĝantoj (2023). Tra ĝi trafluas rivero Moravice.

Hradec nad Moravicí
germane Grätz
urbo
Červený zámek (Ruĝa kastelo) en Hradec nad Moravicí
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hradec nad Moravicí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Opava
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Nízký Jeseník
Transporto Fervojlinio 315
Memorindaĵo Hradec nad Moravicí kastelo
Rivero Moravice
Situo Hradec nad Moravicí
 - alteco 264 m s. m.
 - koordinatoj 49° 51′ 39″ N 17° 52′ 16″ O / 49.86083 °N, 17.87111 °O / 49.86083; 17.87111 (mapo)
Areo 44,0 km² (4 400 ha)
Loĝantaro 5 490 (2023)
Denseco 124,77 loĝ./km²
Unua skribmencio 1060
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 747 41 ĝis 747 84
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0805
NUTS 5 CZ0805 507270
Katastraj teritorioj 8
Partoj de urbo 8
Bazaj setlejunuoj 9
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Hradec nad Moravicí
Retpaĝo: www.muhradec.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Ruĝa kastelo en Hradec nad Moravicí
Blanka kastelo en Hradec nad Moravicí
Opava kaj Hradec nad Moravicí el Belvedero de Bezruč

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Radkov, Vršovice, Březová, Hlubočec, Melč, Skřipov, Štáblovice, Uhlířov, Chvalíkovice kaj Branka u Opavy.

Historio redakti

Ĝi estas urbo ekde la jaro 1971, sed oni mencias pri ĝi kiel pri subburgejo en la jaro 1060, kiu estiĝis sur loko de pli maljuna triba burgejo de Holasicanoj. Ĝi havis avantaĝan situon en malnova komerca sukcena vojo. Laŭ tradicio ĉi tie renkontiĝis en la jaro 965 nupta senditaro de la pola princo Mieszko kaj de Doubravka, la filino de la ĉeĥa princo Boleslav la 1-a. Ekde la jaro 1279 ĉi tie en přemysla burgo loĝis eĉ reĝino Kunhuta, la vidvino post la ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a. La burgo kaj kastelo estis ekde la 16-a jarcento en posedaĵo de diversaj nobelaj familioj, lastfoje de Lichnovský-idoj. En la kastelo en Hradec nad Moravicí ĉe muzikamaj Lichnovský-idoj restadis Ludwig van Beethoven (1806, 1811) kaj Franz Liszt (1846, 1848). Vizitintoj de Hradec nad Moravicí estis ankaŭ Niccolo Paganini (1828) kaj Josef Mánes (1852) kaj ankaŭ Petr Bezruč venadis ĉi tien.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 944
18804 028
18903 995
19004 071
19104 585
19215 062
JaroLoĝantoj
19304 916
19504 348
19614 900
19704 700
19804 903
19914 973
JaroLoĝantoj
20015 033
20145 398
20165 416
20175 402
20185 455
20195 489
JaroLoĝantoj
20205 506
20215 284
20225 434
20235 490

Partoj de la urbo redakti

Ĝemelaj urboj redakti

Rilataj artikoloj redakti