Hranice (distrikto Přerov)

urbo en Ĉeĥio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hranice

Hranice (fervojstacio estas nomata Hranice na Moravě) estas urbo en Ĉeĥio kun 17 978 loĝantoj (2023), situanta en norda Moravio 11 km de urbo Lipník nad Bečvou kaj 19 km de urbo Valašské Meziříčí.

Hranice
germane Mährisch Weißkirchen
urbo
Placo Masarykovo náměstí
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hranice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Přerov
Administra municipo Hranice
Historia regiono Moravio
Fervojstacio Hranice na Moravě
 - fervojlinio n-ro 270
Naturmemorindaĵoj Karsto ĉe Hranice, Abismo ĉe Hranice
Rivero Bečva
Situo Hranice
 - alteco 250 m s. m.
 - koordinatoj 49° 32′ 53″ N 17° 44′ 05″ O / 49.54806 °N, 17.73472 °O / 49.54806; 17.73472 (mapo)
Areo 49,79 km² (4 979 ha)
Loĝantaro 17 978 (2023)
Denseco 361,08 loĝ./km²
Naturrezervejo Hůrka u Hranic
Pordego Moravia pordego
Unua skribmencio 1169
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 750 01 ĝis 753 61
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0714
NUTS 5 CZ0714 513750
Katastraj teritorioj 8
Partoj de urbo 9
Bazaj setlejunuoj 31
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hranice (Přerov District)
Retpaĝo: www.mesto-hranice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Potštát, Radíkov, Jezernice, Olšovec, Týn nad Bečvou, Ústí, Bělotín, Milenov, Klokočí, Lipník nad Bečvou, Opatovice, Paršovice, Střítež nad Ludinou, Teplice nad Bečvou, Černotín kaj Hrabůvka.

Historio redakti

La urbo situas en meza parto de Moravia pordego sur signifa komercvojo (sukcena vojo) kaj sur la dekstra riverbordo de rivero Bečva. La unua mencio pri staplovilaĝo estas el la jaro 1169, en limdisiĝo de la jaroj 12511279 ĝi estis avancigita je urbo. Devena gotika burgaro estis en la jaro 1514 kaj poste en la jaroj 16121621 alikonstruita kaj reguligita en duetaĝan kvaralan renesancan kastelon kun okflanka turo. En la jaroj 19971998 la kortego de la kastelo estis tegmentita kaj hodiaŭ ĉi tie estas sidejo de urba oficejo. En la urbo ni trovos restaĵojn de la eksaj remparoj. En paralelograma placo estas ankaŭ konstruaĵo de urba urbodomo el la 16-a jarcento, kiu havas en teretaĝo gotikan halon, servanta kiel galerio. Antaŭ preĝejo estas en pavimo enmetita tabulo kun nomoj de ekzekutitaj lokaj partoprenintoj de nobelara ribelo el la jaro 1621. En la urbo estadis multnombra juda komunumo kaj geto. El la jaroj 18631864 konserviĝis novromana sinagogo, kiu estis renovigita en la jaro 1995.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18696 735
18807 384
18904 967
19007 845
19108 728
19219 303
JaroLoĝantoj
193010 826
195011 757
196110 767
197012 317
198018 099
199119 507
JaroLoĝantoj
200119 670
201418 651
201618 407
201718 352
201818 213
201918 057
JaroLoĝantoj
202017 999
202117 469
202217 495
202317 978

Situo redakti

En senpera najbareco de Hranice estas en kanjona valo de rivero Bečva banloko Teplice nad Bečvou, Aragonitaj kavernoj en Zbrašov kaj en Hranický-karsto subakvigita Abismo ĉe Hranice.

Transporto redakti

Tra Hranice gvidas grava elektrizita fervojlinio numero 270 de Česká Třebová al Bohumín.

Famuloj redakti

Partoj de urbo redakti

La urbo konsistas el du nenajbarantaj teritorioj dividitaj per teritorio de la municipoj Hrabůvka, Milenov kaj Klokočí kaj ĝi estas kreata de partoj:

La urbo:

Eksklavo:

Konsisto de la urbo estis en la jaroj 1976–1990 ankaŭ municipo Olšovec.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti