Hu Jia

Hu Jia (ĉine 胡佳, pinjine: Hú Jiā; nask. 25-a de julio 1973 en Pekino) estas ĉina aktivulo por civilaj rajtoj kaj mediprotekto.

Hu Jia
ĉina medioaktivulo
ĉina medioaktivulo
Persona informo
Naskiĝo 25-a de Julio 1973
en Pekino
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Alma mater Capital University of Economics and Business
Familio
Edz(in)o Zeng Jinyan
Okupo
Okupo aktivisto de civilaj rajtoj • mediprotektulo • komputosciencisto • publika konato
vdr

Vivo redakti

Liaj gepatroj estis 1957 studentoj je la Ĉingŭa Universitato en Pekino kaj la Nankai-Universitato en Tianĵin, kiam ili estis persekutitaj dum la kultura revolucio kiel „dekstruloj“. Hu Jia mem finis 1996 siajn studojn en komputiko je la universitato por ekonomio kaj komerco en Pekino. Ekde tiam li engaĝiĝis en medioprotektado kaj sanoprotektado. En la malriĉaj regionoj de ĉinio li atentis pri la subprimado de la temo aidoso kaj fondis kun amikoj organizon por medicina antaŭzorgado. [1]

Ekde 2006 Hu Jia estis neoficiale sub doma aresto. 2007 li kaj lia edzino Zeng Jinyan, kiu gvidas blogon, nomigitaj por la EU-premio pri homaj rajtoj. Mallonge post ili estis per telefonkonferenco je la 26-a de novembro 2007 intervjuitaj de la subkomitato por homaj rajtoj de la Eŭropa Parlamento [2], li estis arestita pro „instigo al subfosado de la ŝtata povumo“, dum lia edzino Zeng Jinyan kaj lia filino plue estas sub doma aresto. Formale Hu Jia estis arestita en feb. 2008.[3] En aprilo 2008 li estis kondamnita pro „recoluciaj aktivecoj“ al tri kaj duona jaroj aresto.[4] Reportistoj sen Limoj nomis Hu Jia „unu de la elstaraj reprezentantoj de la paca batalo por libereco de opinioj en Ĉinio“.

Malgraŭ antaŭaj protestoj de Ĉinio je la 23-a de oktobro 2008 la Eŭropa Parlamento donis la Saĥarov-Premion por mensa libereco al li. [5]

Amnesty International kritikis, ke la kondemnado de Hu kontraŭdiras al la promesoj de pekino, plibonigi la situacion de la homaj rajtoj antaŭ la olimpiaj Ludoj.

Hu Jia estas konvinkita budhano.

Premioj redakti

Referencoj redakti

  1. Bernhard Bartsch: „Sehr wichtige Störenfriede“. En: Berliner Zeitung , 8-a de oktobro 2007.
  2. [1] Eŭropa Parlamento, raporto de la 22. sept. 2008 de la komitato por eksteraj aferoj
  3. China activist formally arrested Raporto de BBC
  4. Drei Jahre Haft für Hu Jia De "Time Magazine" li estas juĝita inter la 100 plej influhavaj homoj de la mondo. En Ĉinio li laboras por aidoso-malsanoj kaj religia libereco. Ĉe spiegel.de 3. aprilo 2008
    Haftstrafe für Kritik an Peking En: Zeit online, vom 4. Apr. 2008
  5. EP Website: Saĥarov-Premio al Hu Jia. Arkivita el la originalo je 2010-03-03. Alirita 2008-10-27.
  6. Spiegel Online: Parizo provokas Pekinon 21-a de aprilo 2008.
  7. Der Standard: Sacharow-Preis geht an chinesischen Dissidenten Hu Jia de 23-a de oktobro 2008.

Eksteraj ligiloj redakti

Ŝablono:Averto Ĉina nomo