Hubert Jozef (Hub) van Doorne (America Nederlando, 1-an de januaro 1900 - Deurne, 23-an de majo 1979) estis la fondinto de Van Doorne's Aanhangwagenfabriek kaj poste Van Doorne's Automobielfabriek (DAF), kun sia frato Wim van Doorne.

Hub van Doorne
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1900 (1900-01-01)
en America (Limburgo)
Morto 23-an de majo 1979 (1979-05-23) (79-jaraĝa)
en Deurne
Tombo Jacobshof
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Frat(in)o Wim van Doorne
Infano Martien van Doorne
Okupo
Okupo entreprenisto • inventisto
vdr

Hub van Doorne inventis la konatan aŭtomatan transmisiilon de DAF, Variomatic.

Li edziĝis je la 15-a de julio 1929 kun Henrica Maria Reijnders (1905-1987). La geedzoj kune havis kvin infanojn.