La Hudsona limozo, Limosa haemastica, estas granda vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Ĝi estas relative longkrura membro de la genro de limozoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hudsona limozo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Limosa
Specio: L. haemastica
Limosa haemastica
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Plenkreskuloj (38-48 cm longa kaj 30 gr peza) havas longajn malhelajn krurojn kaj longan (8,5 cm) oranĝ- aŭ rozkoloran bekon iome suprenkurvitan kaj malhelan ĉe pinto. Supraj partoj estas punktomakulitaj je bruno kaj subaj partoj estas avelkoloraj ĉefe dum reprodukta sezono. Ĉevizaĝe estas blanka strio super nigra okulo. La vosto estas nigra kun la fino blanka kaj la pugo estas blanka. Ili montras blankajn striojn ĉe nigraj flugiloj dumfluge.

Disvastiĝo redakti

Ties reprodukta medio estas malproksima nordo ĉe la arbobordo de nordokcidenta Kanado kaj Alasko kaj ankaŭ ĉe la strandoj de Hudsona Golfo.

Ili migras al Suda Ameriko plej ofte laŭ la atlantika marbordo sed ankaŭ laŭ la pacifika ĝis marbordoj el suda Brazilo ĝis Fajrolando. Tiuj birdoj kuniĝas ĉe golfeto James antaŭ migrado. Se estas bona vetero, multaj birdoj faras la flugveturadon suden sen halti. Tre rara vagulo ĉe Novzelando, kie iam estis vidata.

Fine de la 20-a jarcento oni supozas, ke estas ĉirkaŭ 50.000 ekzempleroj.

Kutimoj redakti

Tiuj nearktisaj birdoj manĝas per tuŝoprobado en neprofundaj akvoj; foje eĉ per subakvigo de la kapo. Ili manĝas precipe insektojn kaj krustulojn.

Ties loĝantaro malpliiĝis fine de la 19a jarcento. Ili estas timidaj kaj formas etajn arojn. For de reprodukta sezono ili ĉeestas kotecajn estuarojn, inonditajn terkulturejojn, rizkampojn, ĉebordajn lagunojn, ne tiom ofte strandojn.

Ili nestumas surplanke en aranĝita lokiĝo ĉe marĉa zono. La ino plej ofte demetas 4 ovojn. Ambaŭ gepatroj zorgas la idojn, kiuj ekmanĝas kaj ekflugas unu monaton post eloviĝo.

Eksteraj ligiloj redakti